Geografio de Azerbajĝano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de Azerbajĝano.

La geografio de Azerbajĝano estas markata de la kaŭkaza montaro, kiu atingas altecon de 4.480 metroj en la montaro Bazarduzo.[1] Ĝi troviĝas en la kaŭkaza montaro, inter la Nigra Maro kaj Kaspia Maro. La nordo kaj sudokcidento de la lando estas montaraj kaj nur la suda parto taŭgas por la terkultivado, ĉar transirata de la rivero Kura, la plej longa de la lando.[1] Naĥiĉevano estas eksklavo de Azerbajĝano kiu landlimas kun Armenio, Turkio kaj Irano. La regiono Montara Karabaĥo nuntempe estas regata de armenaj trupoj kvankam de jure apartenas al Azerbajĝano; ĝi fakte estas sendependa ŝtato.

Satelita bildo de Azerbajĝano, en marto 2003 (foto NASA, Usono).

Azerbajĝano havas marbordojn ĉe la Kaspia Maro. La surfaco de la Kaspia Maro estas 28 m malsupre de marnivelo.[1] La montaro de Granda Kaŭkazio iĝas parto de ĝia norda landlimo kaj enhavas la monton Bazarduzo, de 4.480 metroj, la plej alta pinto de Azerbajĝano. La plej altaj montaroj de Malgranda Kaŭkazio formas la sudorientan landlimon kaj atingas 3.500 metrojn. Azerbajĝano fieras pro unu el la plej variaj topografioj el la eksaj sovetiaj respublikoj. Pro la alteco kaj malriĉa transporta infrastrukturo, multaj montaraj vilaĝoj estas virtuale izolitaj de la ekstera mondo dum la longa kaj kruda vintro.

Azerbaijan havas super 8,300 riveroj kaj 250 lagoj. Krom la 12 grandaj riveroj, precipe la Kura kaj la Aras kiu estas la plej longaj riveroj de Azerbaijan, la riveroj estas malgrandaj riveretoj kiu ankaŭ fluo la grandaj riveroj aŭ la Kaspia Maro. Neniuj riveroj estas navigebla, sed estas uz por akvoenergio. La 250 lagoj, ĉiuj asas treegan malgrandan en loko kaj la plej granda natura lago, Lago Hajikabul, havas lokon de 16 km².

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Montaro Bazarduzo estas la plej alta pinto de Azerbajĝano.
Valo en Ismayilli.

La teritorio de la Azerbajĝana Respubliko estas tre riĉa je multnombraj endemiaj specioj. La azera teritorio estas diversa kie troveblas la biomoj el dezerto, prato kaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj. Laŭ la Monda Natur-Fonduso (WWF), kvar ekoregionoj el la palearkta ekozono troveblas: la plejparto de la lando, la plataĵo situanta inter Granda Kaŭkazo kaj Malgranda Kaŭkazo, apartenas al la stepo kaj arbustiva dezerto de Azerbajĝano; la suda ekstremo iĝas parto de la hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj, la montaraj zonoj de Kaŭkazio norde kaj okcidente apartenas al la kaŭkazaj miksaj arbaroj, dume la enklavo Naĥiĉevano estas ene de la montara stepo de orienta Anatolio.

Ĉe la humidaj valoj vivas la sovaĝaj aproj, ŝakaloj, cervoj, musteloj, flamengoj kaj agloj; sur la stepoj vivas montaraj ronĝuloj; kaj en la arbaroj siriaj brunaj ursoj, sovaĝaj katoj kaj lupoj. En la Nacia Parko de Hirkan ankoraŭ troveblas linkoj kaj kelkaj kaŭkaziaj leopardoj.

La azera teritorio prezentas unu el la niveloj de endemismo plej altaj en la modera zono. 23% de la vaskulaj plantoj kaj 10% de la vertebruloj estas endemiaj. Temas pri relikvaj arbaroj el la Terciaro. Pro tio ĉeestas multe da endemiaj plantospecioj. La arbaro kovrilo estas konsiderinda.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato kiu varias, estas subtropika kaj semisenpluva en la centra kaj orientaj partoj de la lando, humida subtropika en la sudorienta, modera laŭ la marbordo, kontinenta en la okcidento kaj malvarma en la montoj. La maksimuma jara precipitaĵo estas inter 1 600 mm kaj 1800 mm en Taliŝ-Montaro, tiu estas tra la Lenkoran-Malaltebenaĵo la plej alta precipitaĵo en Azerbajĝano. La maksimuma jara precipitaĵo estas inter 200 mm kaj 250 mm en Apŝeron-duoninsulokiu kiu inkluzivas la ĉefurbon Bakuo estas la plej malalta precipitado en Azerbajĝano.

Ĉirkaŭo[redakti | redakti fonton]

Pejzaĝo en Quba.

La areo de Azerbajĝano estas 86.600 km².[1] Azerbajĝano situas en Transkaŭkazio, la regiono de la sudoriento de Rusio, inter la Nigra Maro kaj la Kaspia Maro. La Azerbajĝana Respubliko okupas parton de la granda Azerbajĝano, kiu krom la Azerbajĝana Respubliko inkluziv Suda Azerbajĝano en Irano kaj suda Dagestano en Rusio.

Landlimoj[redakti | redakti fonton]

La enlandaj limoj de Azerbajĝano entute longas 2013 km-n[1]:

  • Landlimo inter Azerbajĝano kaj Armenio 787 km, inkluzive de 221 km kun la azera enklavo Naĥiĉevano[1] ;
  • Landlimo inter Azerbajĝano kaj Irano 611 km, inkluzive de 179 km kun la azera enklavo Naĥiĉevano[1] ;
  • Landlimo inter Azerbajĝano kaj Kartvelio 322 km[1] ;
  • Landlimo inter Azerbajĝano kaj Rusio 284 km[1] ;
  • Landlimo inter Azerbajĝano kaj Turkio 9 km[1].

Kvankam Azerbaijan estas terĉirkaŭita, ĉar ĝi ne havas aliron la liberan maron, ĝin havas marbordon sur la Kaspia Maro de 713 km-n.[1]

Enklavoj kaj eksklavoj[redakti | redakti fonton]

Naĥiĉevano estas eksklavo de Azerbajĝano kiu landlimas kun Armenio, Turkio kaj Irano. Ankaŭ ekzistas tri malgrandaj azeraj enklavoj ene de la armena teritorio: Barĥudarlo, Karkio, kaj Juĥari-Askiparo. Ekzistas armena eksklavo en la azera teritorio: Arcvaŝeno.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]


Кавказ. Тебердинское озеро.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Kaŭkazio