Geografio de Eŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Topografia mapo de Eŭropo

Eŭropo estas la dua plej malgranda kontinento en la mondo post Oceanio, kaj havas areon de 10,530,751 km², kiu reprezentas 7% de la monda teritorio. Ĝi nuntempe konsistas el 49 landoj, inkluzive de Rusio kaj Turkio, kvankam la plimulto de ilia teritorio estas en Azio. En Eŭropo maksimuma distanco de nordo al sudo estas 4,300 km kaj 5,600 km de oriento al okcidento. Ĝi situas en la Norda duonglobo kaj estas ligita al Azio, kiuj kune estas partoj de kio estas nomata Eŭrazio. Eŭropo estas traktata kiel aparta kontinento pro ĝiaj historiaj diferencoj kun Azio.

Ĝi samlimas la maron sur tri el la kvar kompasdirektoj. Ĝenerale parolanta, la Arkta Oceano norde, la Atlantika Oceano okcidente kaj la Mediteranea Maro sude, kiu montras tre gravan oceanan influon pro ĝia larĝa fasado formata de preskaŭ 38,000 km de marbordo, karakterizante la klimaton en la plimulto de la kontinento.

Eŭropo kiel geografia koncepto[redakti | redakti fonton]

La ideo de eŭropa "kontinento" estas ofta, sed ne universale estas subtenata. Kelkaj geografiaj tekstoj aludas al la Eŭrazia kontinento, aŭ al eŭropa subkontinento, ĉar Eŭropo ne estas ĉirkaŭata de maro kaj ĝia sudorienta limo ĉiam estis pigre aŭ maltaŭge difinita, kaj eĉ pridisputata.

Listo de landoj laŭ la nombro de limaj landoj[redakti | redakti fonton]

Mapo de Eŭropaj landoj laŭ nombro de apudaj landoj
14 Rusio (Inkludante Kaliningrado)
11 Francio (Inkludante transmaraj departementoj and teritorioj)
9 Germanio
8 Aŭstrio, Serbio, Turkio
7 Hungario, Pollando, Ukraino
6 Italio
5 Azerbajĝano, Belorusio, Bulgario, Kroatio, Kazaĥujo, Rumanio, Nord-Makedonio, Slovakio, Hispanio (Inkludante Ceŭto kaj Melilo), Svislando
4 Albanio, Armenio, Belgio, Ĉeĥio, Kartvelio, Grekio, Latvio, Litovio, Montenegro, Slovenio
3 Bosnio kaj Hercegovino, Finnlando, Nederlando (Inkludante Sint-Maarten), Norvegio, Luksemburgo
2 Andoro, Estonio, Liĥtenŝtejno, Moldava Respubliko, Svedio
1 Danio, Irlando, Monako, Portugalio, San-Marino, Unuiĝinta Reĝlando, Vatikano
0 Islando, Malto, Kipro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]