Geografio de Serbio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Serbio estas ŝtato sur la interno de la Balkana duoninsulo en Sudorienta Eŭropo.

Limoj[redakti | redakti fonton]

La lando havas norde limon al Hungario (la limo trairas la Panonan ebenaĵon), nordoriente al Rumanio (parte la Danubo), en sudoriento al Bulgario (parte tra Balkana montaro). Sude limas la lando (parte tra Šar Planina) al Makedonio, en sudokcidento (ĉefe tra la montaro Prokletije) al Albanio kaj Montenegro. Okcidente limas Serbio (ĉefe la Drina) al Bosnio kaj Hercegovino. En nordokcidento de Serbio limas ĉefe la Danubo al Kroatio.

Ĉe limo al Rumanio, la Danubo formas la 253 km² grandan Djerdap-lagon. 163 km² el la akvosurfaco apartenas al Serbio.

Topografio[redakti | redakti fonton]

La nordon de Serbio dominas la larĝa kaj produktema Panona ebenaĵo, kiun trafluas la Tiso kaj la Danubo. La ebenaĵon limas sude la rivero Savo. La sola montaro, kiu trairas la platan Vojvodinon, estas Fruška Gora (511 m) en Sirmio, inter la Danubo kaj Save. En oriento troviĝas la plej alta punkto ĉe la ebenaĵo, la 641 m alta Gudurički vrh, etendiĝo de la Karpatoj.

Sude de la Danuba-Save-linio, komenciĝas la mezserbia montetaro Šumadija. En suda meza Serbio komenciĝas mezmontaroj. En la tre sudokcidenta parto (Prokletije kaj Šar Planina) same en oriento (Balkana montaro) de la lando superas la montopintoj la alton de 2000 m (parte eĉ 2.500 m). La plej alta pinto de Serbio estas la 2656 m alta Djeravica, situante en la trilanda regiono de Serbio-Montenegro-Albanio. La plej malalta punkto kun 28 m super la marnivelo situas ĉe alfluo de Timok en la Danubon (trilanda kruciĝo de Serbio-Bulgario-Rumanio).

Hidrografio[redakti | redakti fonton]

La riveroj de Serbio estas apartigeblaj al tri akvokolektaj areoj, al tiu de la Nigra maro, Adriatiko kaj la Egea maro. Do, pli ol 90 % de la fluakvoj apartenas al akvokolekta areo de la Danubo. Nur en sudoriento alfluas Pčinja al Egea maro kaj en sudokcidento la rivero Beli Drim al la Adria maro. Sur la montara etendiĝo de Crnoljeva troviĝas hidrografia limo inter la tri menciitaj akvokolektaj areoj. El plej alta punkto de Drmanska glava (1367 m) fluas la riveroj tra la Blanka Drim en la Adriatikon, tra Sitnica kaj Ibar en Nigran maron kaj tra alfluoj de Lepenac al Vardar en la Egean maron. Hidrografia specifaĵo estas, ke Nerodimka defluas en akvokolekta areo de Sitnica en Kosovo per riverdividiĝo eĉ al du maroj.

La ebenaĵo de Vojvodino prezentas la plej grandan hidrografian nodon en Eŭropo. Tie kunfluas riveroj el la Alpoj, Mez-Eŭropo, Dinara Montaro kaj la Karpatoj.

Riveroj[redakti | redakti fonton]

Gravaj riveroj:

Danubo 588 km
Okcidenta Moravo 308 km (plene en Serbio)
Suda Moravo 295 km (plene en Serbio)
Ibar 272 km
Drina 220 km (entute 346 km)
Savo 206 km (entute 945 km)
Timok 202 km (plene en Serbio)
Moravo 185 km (plene en Serbio)
Tiso 168 km (entute 966 km)
Nišava 151 km (entute 218 km)
Uvac 119 km (plene en Serbio)
Temesch (Tamiš) 118 km (entute 359 km)
Kolubara 110 km (plene en Serbio)

Lagoj[redakti | redakti fonton]

La plimulto de la grandaj lagoj estiĝis danke al akvobaraĵoj, la naturaj lagoj estas etaj (ekz. . Palić (5 km²) kaj Ludaš en norda Serbio). La plej granda lago (keil baraĵlago) estas la Djerdap-lago (253 km²) ĉe limoj al Rumanio. Pluaj baraĵlagoj estas Vlasina-lago (16km²) en sudoriento, la Gazivode-lago (11,9 km²) ĉe Ibar en sudokcidento, la Zlatar-lago (7,25 km²) en Sanĝako, la Perućac-lago (12,4 km²) kaj la Zvornik-lago (8,1 km²), ambaŭ ĉe la Drina (je limoj al Bosnio kaj Hercegovino).