Geografio de Somalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de Somalio

Somalio situas en la oriento de la afrika kontinento (fakte estas la plej orienta afrika lando), ĉe la Korno de Afriko (pro ties similo surmape kun rinocera korno) kio inkludas ankaŭ Etiopion, Eritreon kaj Ĝibution. Do, ĝi situas en la somalia duoninsulo. La lando havas atendon de 637,540 km². the

Divido[redakti | redakti fonton]

La norda parto de la lando estas plejparte montoriĉa kaj en la somalia alta lando averaĝe 900 ĝis 2.100 m super marnivelo, kie la klimato ne estas tiom varmega; la plej alta monto estas la Ŝimbiriso (2.416 m). Tiu regiono estas ĉe la Golfo de Adeno kaj la tereno estas grandparte kruteca.

Suden etendiĝas ebenaĵo kun averaĝa alteco de 180 m. La riveroj Juba kaj Ŝabele fontas en Etiopio kaj trafluas la sudon de Somalio kaj per tio la somalian dezerton en la Hindan Oceanon. La 2.720 km (aŭ laŭ la konsidero 3,025) longa bordolinio estas ĉiukaze la plej longa el ĉiuj de la afrikaj landoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Somalio ekde satelito, kie videblas kontrasto inter seka nordokcidento kaj ne tiom seka sudo

Pluvo estas malabunda, escepte precizaj lokoj norde kaj sude. Pro tio la brutobredado suferas malfacilaĵojn. La agrikulturo eblas preskaŭ nur en la sudo kie estas du riveroj kiuj fluas la tutan jaron.

La klimaton de Somalio influas la Musono-ventoj, tutjara varmego, malregulaj pluvadoj kaj ĉiam denove revenaj aridaj periodoj. Krom en la monto- kaj bordoregionoj la averaĝa maksimuma tagotemperaturo estas inter 30 kaj 40 °C. La sudokcidenta musono provizas la regionon de Mogadiŝo per relative milda klimato en la monatoj de majo ĝis oktobro. Inter decembro kaj februaro la nordorienta musono alportas simile mildan klimaton. En la t.n. Tangambili-Periodo inter ambaŭ musonoj (oktobro ĝis novembro kaj marto ĝis majo) estas varmega kaj humida.

La ĉefa enspezofonto estas brutobredado kiu ege dependas de pluvo kaj klimato. Somaloj agnoskas kvar sezonojn, du pluvajn (gu kaj daj) kaj du sekajn (jiilaal kaj hagaa). La pluvoj gu ekas aprile kaj daŭras ĝis junio, produktante freŝan havigon de herbo kaj mallongan periodon de floranta ĝardeno en la dezerto. Vegetaloj kovras plej parton de la lando, ĉefe la centran ebenaĵon. Milko kaj viando abundas kaj animaloj ne bezonas zorgon. La klanoj dediĉas sin al sociaj okazaĵoj kiaj geedziĝoj, disputoj ktp. La aĝo de persono kalkuliĝas laŭ la nombro de gu kiun ĝi vivis. La sezono gu estas sekvata de seka hagaa (julio-septembro) kaj hagaa de la pluvoj daj (oktobro-novembro). Poste venas jiilaal (decembro-marto), la plej akra sezono por paŝtistoj kaj iliaj gregoj.

Tereno, Vegetaĵaro kaj Akvo[redakti | redakti fonton]

Topografio de Somalio; en la angulo la etiopia regiono de Ogadeno, kiun foje Somalio postulis

Fiziografie, Somalio estas lando de limigaj kontrastoj. Norde, mara ebenaĵo paralelas la marbordon de la Golfo de Adeno, larĝa el 12 km okcidenta el nur 2 km oriente. Arbusteca, duonarida kaj ĝenerale monotona, tiu ebenaĵo, konata kiel Guban (arbustejo), estas trapasita de larĝaj, neprofundaj akvofluoj kiuj estas fakte sablejoj escepte dum la pluvaj sezonoj. Kiam la pluvo alvenas, la vegetalaro, kio estas kombino de malaltaj arbustoj kaj herbaroj, estas rapide renovigita, kaj dum tempero la "guban" havigas iom da paŝtaĵo por la nomada brutaro.

Internen el la golfa marbordo, la ebenaĵo leviĝas al klifoj de altaj teroj. Tiuj formas la krutan teriotrion de la montaro Karkaar kiu etendiĝas el la nordokocidenta bordo kun Etiopio orienten al la pinto de la Korno de Afriko, kie ili finas per krutegaj klifoj ĉe Caseyr. La ĝenerala leviĝo laŭlonge de la kresto de tiuj montoj averaĝas ĉirkaŭ 1,800 m super marnivelo sude de la havenurbo de Berbera, kaj orienten el tiu areo ĝi pluas je 1,800 al 2,100 m preskaŭ ĉe Caseyr. La plej alta pinto de la lando, Ŝimber Berris, kiu leviĝas ĝis 2,407 m, situas ĉe la urbo de Erigavo.

Sude la montaroj descendas, ofte per krutaj deklivoj, al altebenaĵo kun nekonstantaj riveroj. Tiu regiono de krutaj montotereno, neprofundaj valoj de ebenaĵo, kaj kutime sekaj akvofluoj estas konata de la somaloj kiel Ogo.

Ĉefe en la plej arida orienta parto de Ogo, la ebenaĵo kun kelkaj izolitaj montoj laŭgrade deklivas al la Hinda Oceano kaj en centra Somalio konstituas la ebenaĵon de Mudugo. Plej grava eco de tiu orienta sektoro estas la longa kaj larĝa valo de Nugaal, kun sia reto de sezonaj akvofluoj aŭ gvadiojŭadioj. La rivero Nugaal enfluas en la Hinda Oceano ĉe Eyl. La populacio de la orienta areo konsistas ĉefe el paŝtistaj nomadoj.

La okcidenta parto de la ebenaĵo Ogo estas trapasita de multaj malprofundaj valoj kaj sekaj akvofluoj. Jara pluvo estas pli granda ol en oriento, kaj estas ebenaj areoj de plugebla tero kiu havigas hejmon por kultivistoj de seka agrikulturo. La okcidenta areo havas konstantajn putojn al kiuj la hegemonia nomada populacio revenas dum la sekaj sezonoj. La okcidenta ebenaĵo deklivas milde suden kaj merĝas en areo konata kiel Haŭd, larĝa, ondeca tereno kiu konstituas kelkajn el la plej bonkvalitaj herbejoj por la somalaj nomadoj, spite la manko de pluvo dum pli da duono de la jaro. En naturaj subaĵoj dum pluvperiodoj aperas lagoj kaj lagunoj.

La zono Haŭd pluas pli da 60 km en Etiopio, kaj la ampleksa Somalia Ebenaĵo, kiu kuŝas inter la nordaj somaliaj montoj kaj la altaj teroj de sudorienta Etiopio, etendiĝas suden kaj orienten tra Etiopio al centra kaj sudokcidenta Somalio. La parto de Haŭd en Etiopio estis kialo de traktato de la kolonia epoko. En 1948, sub premo de la aliancanoj de la Dua Mondmilito kaj la malvenko de somaloj,[1] la britoj "redonis" la zonon de Haŭd (grava somalia herbeja areo kiu estis supozeble 'protektita' de la britaj traktatoj kun la somaloj en 1884 kaj 1886) kaj la regionon de Ogadeno al Etiopio, baze sur traktato subskribita en 1897 per kiu la britoj cedis somaliajn teritorion al la etiopia imperiestro Menelik kontraŭ ties helpo kontraŭ ŝtelado fare de la Somalaj klanoj.[2] Britoj inkludis la kondiĉon ke somalaj nomadoj rehavu sian aŭtonomion, sed Etiopio tuj postulis suverenecon super ili.[3] Tion volis ŝanĝi Britio en 1956 malsukcese.[3] La afero estas konsiderinda kialo de regiona konfliktaro.

Sudokcidenta Somalio ĝuas la du ununurajn konstantajn riverojn de la lando, nome Jubba kaj Shabele. kun la fontoj en la etiopiaj altaj teroj, tiuj riveroj fluas ĝenerale suden, farante ampleksajn valojn en la Somalia Ebenaĵo dum ties descendo al la maro; la ebenaĵaj altetaĵoj falas rapide en tiu areo. La apuda marborda zono, kiu inkludas la malsupran enhavon de la riveroj kaj etendiĝas el Mudug al lalimo kun Kenjo, averaĝas 180 m super marnivelo.

La rivero Jubba eniras em la Hinda Oceano ĉe Kismajo. Kvankam la rivero Shabeelle ŝajne atingas la maron ĉe Merko, ties fluo supozeble ŝanĝis dum prahistorio. La Shabeelle nunutempe turniĝas sudokcidenten ĉe Balcad (ĉirkaŭ 30 km norde de Mogadiŝo) kaj paralele al la marbordo dum pli da 85 km. La rivero estas konstanta nur je punkto sudokcidente de Mogadiŝo; tamen ĝi konsistas el marĉaj areoj kaj sekaj riverpartoj kaj fine perdiĝas en la sablo oriente de Jilib, ne malproksime de la rivero Jubba. Dum la inundosezonoj, la Shabeelle povas plenigi sian ujon ĉe Jilib kaj okaze povas rompiĝi al la rivero Jubba pli sude. Favora pluvo kaj grundokondiĉoj faras fruktodonan agrikulturan areon en la regiono kaj la centro de la plej granda malnomada populacio.

En plej parto de norda, nordorienta kaj nordocentra Somalio, kie pluvo malabundas, la vegetaĵaro konsistas el disigaj malaltaj arboj, inklude variajn akaciojn, kaj disigegaj herbomakuloj. Tiu vegetaĵaro estas nur kombino de malaltaj makisoj kaj herbaroj en la tre aridaj areoj de la nordoriento kaj laŭlonge de la Golfo de Adeno.

Dum altaĵoj kaj pluvo pliiĝas en la maraj teritorioj de la nordo, la vegetaĵaro iĝas pli densa. Aloo estas komuna, kaj en la plej altaj ebenaĵoj de Ogo estas arbaroj. Ie super 1,500 m, estas restaĵoj de arbaroj de junipero (protektita de la ŝtato) kaj areoj de Candelabra euphorbia. En la pli aridaj altaj teroj de nordoriento, arboj de Boswellia kaj Commiphora estas fontoj, respektive, de olibano kaj mirho pro kio Somalio estis konata ekde antikveco.

Hargeisa kaj multe de nordokcidenta Somalio estas dezerto aŭ monteta tereno. Ĉi tie, la montetoj de Naasa Hablood.

Larĝa ebenaĵo ĉe la norda urbo de Hargeysa, kiu ricevas kompare multan pluvon, estas kovrita nature de arbaroj (multe el kiuj estis senarbarigitaj de tropaŝtado) kaj ie de ekstensaj herbejoj. Partoj de tiu areo estis kultivataj ekde la 1930aj jaroj, produktante sorgon kaj maizon; en la 1990aj jaroj tiu ĉi konstituis la ununuran signifan regionon por kultivado for de sudokcidenta Somalio.

Sude de Hargeysa estas kovrita ĉefe de duonarida arbaro de disigitaj arboj, ĉefe akacioj, kaj herboj kiuj inkludas speciojn utilajn por brutobredado. En la ebenaĵo de Mudug en centra Somalio, arideco pliiĝas kaj vegetaĵaro iĝas subdezerteca. Pli sude la tereno laŭgrade ŝanĝas al duonaridaj arbaroj kaj herbejoj dum la ĉiujara pluvo pliiĝas.

La regiono de la riveroj Shabeelle kaj Jubba estas relative bone akvigita kaj konstituas la plej plugebla zono de la lando. La malaltaj teroj inter la riveroj permesas riĉan paŝtadon. Tie estas aridaj kaj subaridaj savanoj, malferma arbaro kaj arbustejojkiuj inkludas ofte abundan herbaron. Estas areoj de herbejoj, kaj en malproksima sudokcidente, ĉe la limo kun Kenjo, troviĝas kelkaj ĉiamverdaj arbaroj.

Laŭlonge de la Hinda Oceano el Mereeg, ĉirkaŭ 150 km nordoriente de Mogadiŝo, sudokcidente ĉe Kismajo kuŝas mallarĝa marborda dunaro. Tiu areo estas kovrita de disiga arbustejo kaj herbo kie pluvo sufiĉas. Tropaŝtado, ĉefe en la areo inter Mogadiŝo kaj Kismajo, kaŭzis la detruon de la protekta vegetalkovrilo kaj la laŭgrada movo de la dunoj internen. Ekde la fruaj 1970aj jaroj oni klopodas stabiligi tiujn dunojn per replantado.

Alia vegetaĵaro inkludas plantojn kaj herbojn de la marĉoj kien la rivero Shabeelle enfluas plej parton de la jaro kaj en aliaj grandaj marĉoj ĉe Malsupra Jubba. Estas Manglejoj laŭlonge de la marbordo, ĉefe el Kismajo ĉe la limo kun Kenjo. Nekontrolita ekspluatado ŝajne kaŭzis grandan damaĝon al arbaroj en tiu areo. Aliaj maglejoj situas ĉe Mogadiŝo kaj je multaj lokoj laŭlonge de la nordorienta kaj norda marbordoj.

Situo: Orienta Afriko, borde de la Golfo de Adeno kaj la Hinda Oceano, oriente de Etiopio

Geografiaj koordinatoj: 10°00′N 49°00′E  /  10°N, 49°O / 10; 49 (Geografio de Somalio)

Mapo: Afriko

Etendo:
totalo: 637,657 km²
tero: 627,337 km²
akvo: 10,320 km²

Etendokomparo: iom pli malgranda ol Teksaso

Landlimoj:
totalo: 2,366 km
limlandoj: Ĝibutio 58 km, Etiopio 1,626 km, Kenjo 682 km

Marbordo: 3,025 km

Marpostulo:
teritoria maro: 200 nm (370.4 km)

Klimato: ĉefe dezerto; decembro al februaro - nordorienta musono, mezaj temperaturoj norde kaj tre varmaj sude; majo al oktobro - sudokcidenta musono, varmega norde kaj varma sude, neregula pluvo, varmaj kaj humidaj periodoj (tangambili) inter musonoj

Tereno: ĉefe ebena al ondeca ebenaĵo kaj montetoj norde

Plej altaĵoj:
plej malalta punkto: Hinda Oceano 0 m
plej alta pinto: Ŝimbiriso 2,416 m

Naturaj resursoj: uranio kaj larĝe neekspluatitaj rezervoj de fero, stano, gipso, baŭksito, kupro, salo

Teruzo:
plugebla tero: 2%
konstanta rikoltado: 0%
konstantaj paŝtejoj: 69%
arbaroj: 26%
aliaj: 3% (1993)

Irigaciita tero: 1,800 km² (1993)

Naturaj katastrofoj: ripetataj sekecaj sezonoj; oftaj polvoŝtormoj super la orientaj ebenaĵoj somere; inudoj dum la pluva sezono

Medio - temoj: malsato; uzo de poluita akvo kontribuas al sanproblemoj ĉe homoj; senarbarigo; tropaŝtado; grunderozio; dezertigo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Federal Research Division, Somalia: A Country Study, (Kessinger Publishing, LLC: 2004), p.38
  2. David D. Laitin, Politics, Language, and Thought: The Somali Experience, (University Of Chicago Press: 1977), p.73
  3. 3,0 3,1 Zolberg, Aristide R., et al., Escape from Violence: Conflict and the Refugee Crisis in the Developing World, (Oxford University Press: 1992), p.106