Geoido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Geoido (Mapo de la gravita anomalio

La geoido estas rilatsurfaco en la gravitkampo de la Tero por mezurado kaj priskribado de la terfiguro. Je bona proksimumo la geoido reprezentiĝas per la meznombra marnivelo de la mondomaroj kaj pro tio ĝia formo videblas ekster la landmasoj. La potencialo de la tergravito samas je ĉiu loko de la geoida surfaco. La natura vertikalo (la sondildirekto) kaj la geoido staras perpendikle unu al la alia je ĉiu punkto de la geoido. Pro tio oni povas eltrovi la geoidon mezurante la graviton. Du ajnaj punktoj sur la geoido havas la saman gravitpotencialon kaj pro tio la saman dinamikan altecon. Kontraŭe al tio la gravitakcelo g ne estas konstanta sur la geoido, sed malplialtiĝas de la poluso al la ekvatoro de 9,83 al 9,78 m/s2.

La geoido estas fizika modelo de la terfiguro, kiun evoluigis Gauß (en 1828) kaj Johann Benedict Listing (1808-1882) - distinge de la geometria modelo de la terelipsoido. La vorton "geoido" kreis Listing, kiu priskribis ĝin kiel surfacon de sama gravitpotencialo.

Geoid-konstruado[redakti | redakti fonton]

1. oceano
2. elipsoido
3. loka sondilo
4. kontinento
5. geoido

Geoid-proksimumoj[redakti | redakti fonton]

Geoid-eltrovo[redakti | redakti fonton]

Kaŭzoj de la geoidondumeco[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]