Geokemio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Geokemio estas scienco rilata al la Geologio, kiu okupiĝas pri la materia konstruo, la distribuo, la stabileco kaj la cirkulado de kemiaj elementoj kaj ties izotopoj en mineraloj, ŝtonaĵoj, grundo, akvo kaj atmosfero. Ĝi estas la naturscienca fakkombinaĵo, kiu kombinas geosciencojn kaj kemion. Kun la geosciencoj ĝi havas komunan esplorobjekton, kun la kemio komunajn esplormetodojn. La geokemio krome estas proksime ligita kun la planedologio kaj la kosmokemio, do okupiĝas ankaŭ pri la kompreno de la kemiaj donitaĵoj sur neteraj korpoj.

Alia vidpunkto estas, ke Geokemio esploras kaj praktike kaj teorie la distribuecon de la kemiaj elementoj en ĉiu regiono, sfero aŭ ero de la Tero, dum la Ĝenerala geokemio pristudas same distribuecon de la elementoj en la aero, akvoj, rokaĵoj ĉu de la terkrusto ĉu de la terinterno.

Historio, taskokampo kaj esplordemandoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa studunuo de la Geokemio estas la klarko, tio estas la averaĝa enhavo de elemento en la terkrusto. La nomo devenas el la usona geokemiisto nome Frank_Wigglesworth_Clarke. Ekzemple laŭ tiu studunuo oni povas diri, ke diversaj elementoj estas pli aŭ malpli ofta en la terkrusto kiel aperas en la jena tabelo konstruita laŭ indikoj de Vinogradov:

Metodoj kaj aplikadoj[redakti | redakti fonton]

Subdisciplinoj[redakti | redakti fonton]

La organika kemio pristudas la devenon de la organikaj kombinaĵoj, kiuj enhavas Karbonon, same kiel ties distribuiĝon kaj transformiĝon pro premo, varmo, fluidoj aŭ mikroba agado. Pristudante la movojn de specifaj organikaĵoj oni povas trovi tavolojn aŭ kuŝejojn de naftotergaso, kio rilatas gravege al ekonomia afero kaj ankaŭ al socipolitikaj kaj sciencoteknikaj interrilatoj.

La dinamika geokemio pristudas la kemiajn aspektojn de la evoluo de la planedo Tero.

La aplikata geokemio permesas al geologoj esplori la industriajn eblojn de koncentriĝoj de ekonomie interesaj elementoj, ĉu industriaj metaloj ĉu energifontoj. Tiuj fakuloj analizas grundojn, desegnas mapojn de rokaĵoj, riveroj, lagoj, ktp., kaj pristudas tiujn informilojn en laboratorioj por lokigi eventualajn ercojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.