Geologia formacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Geologia formacio estas formale nomita roktavologeologia unuo. Formacioj estas la litostratografiaj unuoj kiujn unuavice difinas la litologio.

La koncepto de formale difinitaj tavoloj estas centra koncepto de la stratigrafio, subfako de la geologio.

Utilo de formacioj[redakti | redakti fonton]

Formacioj permesas al geologoj kunrilatigi roktavolojn apartigitaj de vastaj distancoj inter elstaraĵoj kaj malŝirmitaj roktavoloj.

Formacioj unue priskribiĝis kiel la esencaj indikiloj de geologia tempo surbaze de la relativaj aĝoj kaj la leĝo de superpozicio. La divizioj de la geologia temposkalo estis la formacioj kiujn priskribis kaj metis en kronologia ordo la geologoj kaj stratigrafistoj de la 17-a kaj 18-a jarcentoj.

La moderna reviziado de la geologiaj sciencoj limigis formaciojn al litologioj, ĉar litologiaj unuoj formiĝas en sedimentaj medioj, kiuj povas persisti dum centoj de milionoj da jaroj kaj kiuj transiras kronostratigrafiaj interspacoj aŭ metedoj por kunrilatado de rokoj bazantaj sin je fosilioj. La Basen Hammersley, ekzemple, estas proterozoika sedimenta baseno kie ĝis 1200 milionoj da jaroj de sedimentado konserviĝas ene en seninterrompa sedimenta stratigrafio, en kiu ĝis 300 milionoj da jaroj reprezentiĝas per unu litologia unuo de ferozaj roktavoloj kaj skisto.

Geologiaj formacioj kutime estas tavoloj de sedimenta roko, sed ili ankaŭ povas esti metamorfa roko kaj vulkano-fluaĵoj. Oni kutime ne dividas magmajn trurokojn je formacioj.

Definado de litostratigrafiaj formacioj[redakti | redakti fonton]

Formacioj estas la solaj formalaj litostratigrafiaj unuoj uzataj por ĉie dividi la stratigrafian kolumnon nur surbaze de la litologio.

La litologia kontrasto inter formacioj bezonata por pravigi ilian starigon varias laŭ la komplekseco de la geologio de la koncerna regiono kaj la detaleco bezonata por geologia mapado kaj ellaborado de ĝia geologia historio.

Necesas ke oni povu la formaciojn diferencigi je la skalo de geologia mapado kutima en la koncerna regiono. La dikeco de la formacioj varias de malpli ol metro ĝis kelkmil metroj.

Oni kutime nomas geologiajn formaciojn laŭ la geografia regiono kie oni unue ilin priskribis.

Strikte dirite, oni ne povas difini formaciojn laŭ aliaj kriterioj ol la ĉefa litologio. Tamen ofte utilas difini biostratigrafiajn unuojn surbaze de la aĝo de la rokoj, kaj kemiostratigrafiajn unuojn surbaze de geokemiaj kriterioj.

Sekvenca stratigrafio estas koncepto kiu defias ideon de severe difinitaj litostratigrafiaj unuoj, ĉar ĝi difinas unuojn surbaze de eventoj en sedimentaj basenoj, kiel oceanaj regresadoj kaj transgresadoj. Ĉi tiujn sekvencojn konsistigas grupiĝo de kronostratigrafiaj unuoj ligitaj per tempo kaj depona medio ligita per la geologiaj eventoj de tiu tempo, sendepende de la grajnograndeco de la sedimentoj.

La termino "formacio" ofte uziĝas neformale por priparoli certan rokgrupiĝon, kiel kiuj renkontitaj je certa profundeco en oleoputo.

"Formacio" ankaŭ uziĝas neformale por priskribi la foje strangajn formojn kiujn alprenas rokoj rezulte de erozio aŭ deponado. Iuj bone konataj kavernoformacioj estas stalaktitoj kaj stalagmitoj.