Geomonero

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Geomonero(angle geocoin), ankaŭ nomata geomedalo, estas medaleca ludobjekto uzata en geokaŝado.

Ĝi povas esti persona objektoj uzata de geokaŝanto, lasata en kashujo por esti trovota kaj aliloken movota de alia ludanto. Geomoneroj estas kutime produktataj en malgrandaj kvantoj de kelkaj cent kaj servas plej ofte kiel kolektaĵoj (malpli ol 20% troviĝas en la kaŝujoj). La geomoneroj kutime havas unikan numeron, kiu helpas spuri ilin rete ĉe geocaching.com.

Preskaŭ ĉiu geomonero havas propran vinjeton (angle icon). Malkovrinte aŭ portinte certan geomoneron, la koncerna vinjeto aperas en la konto de la geokaŝanto. Tiel estadas reta kolektaĵo de la reale viditaj geomoneroj.

La unua geomonero aperis en 2001. Ĝi estas produktita de la geokaŝisto Moun10Bike. Nuntempe tiu geomonero valoras pli ol USD 2000 por kolektantoj. Ĝis fine de la jaro 2007 ekzistis ĉ. 2000 diversaj geomoneroj.

Aliaj lingvoj