Georg Klotz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Georg KLOTZ (naskiĝinta la 11-an de septembro 1919 en Walten/St. Leonhard in Passeier, mortinta la 24-an de januaro 1976 en Telfes im Stubai/Distrikto Innsbruck Land) estis dum la 1960-aj jaroj gvidanta membro de la gerila organizo Befreiungsausschuß Südtirol (BAS).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Klotz estis la plej juna filo de forĝisto. Li mem iĝis forĝisto kaj karbisto. En aprilo 1950 li edzinigis la edukistinon Rosa Pöll, kiu naskis ses infanojn.

Ekde infaneco Klotz spertis la italuligstrategion de faŝisma Italio en Sudtirolo. Dum la Dua mondmilito li soldatis en Wehrmacht en Skandinavio kaj proksime de Stalingrado; pro aŭdacemo li premiitis per la Feraj krucoj de la 1-a kaj de la 2-a klaso. Reveninte el usona militkaptiteco li unue dediĉis sin al la reorganizo de la Schützen-taĉmentoj. Kiam Italio rifuzis garantii al la germanlingva malplimulto diversajn rajtojn - kontraŭ la regulojn de la Akordo De Gasperi-Gruber - Klotz aliĝis al la gerilanoj ĉirkaŭ Sepp Kerschbaumer kiu nomis sin "Befreiungsausschuß Südtirol" (BAS). Malakordoj pri estonta agado baldaŭ aperis. La pli radikaj - inter ili ankaŭ Klotz - volis imiti la ribelojn de Alĝerio. La pli moderaj ĉirkaŭ Kerschbaumer finfine venkis.

Fajra nokto[redakti | redakti fonton]

Estante BAS-komandanto Klotz sciis ĉion pri la t.n. Fajrega nokto (germane: Feuernacht). Por ne esti arestita li fuĝis en Aŭstrion. Ĉe la procesoj en Milano Klotz kondamnitis tri foje dum malĉeesto (1965, 1966 kaj 1969). Ĉe alia proceso en Bozen en junio 1968 denove kondamnitis li pro la plano eltrakigi vagonaron.

Ekzilo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ disde la ekzilo Klotz strebis organizi kun aliaj sampensantoj gerilan militon. Pro tio venis en marto 1964 du trejnistoj de la ekstremisma-dekstra grupo franca "Organisation de l’armée secrète" al Innsbruck por trejni Klotz kaj liajn kolegojn. Nokte inter la 6-a kaj la 7-a de septembro atencitis Klotz kaj Luis Amplatz dum sekreta restado en Sudtirolo; atencinto estis aŭstro servanta por la itala sekreta polico SISMI. Amplatz mortis, Klotz sukcese reatingis aŭstran teritorion. La murdisto Kerbler kondamnitis en Perugia en la 7-a de majo 1969 dum malĉeesto; li neniam kaptitis. Klotz malliberigitis en Aŭstrio; la defendostrategio ke temus pri legitima politika sindefendo ne akceptitis fare de la tribunalo aŭstra. Tiutempe la sudtirola terorismo estis jam influita per novaj nazioj. Ili ne plu obeis al Klotz, kiu sekve retiriĝis kiel lignodehakisto en la nordtirola Stubai-valon.

Lia filino Eva Klotz estis ĝis decembro 2014 deputitino en la sudtirola landa parlamento.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl Springenschmid: Der Jörg. Aus dem Leben des Südtiroler Freiheitskämpfers Georg Klotz. Verlag K. W. Schütz, Preußisch Oldendorf 1980, ISBN 3-87725-097-1.
  • Eva Klotz: Georg Klotz. Freiheitskämpfer für die Einheit Tirols. Effekt! Buch, Neumarkt an der Etsch 2010, ISBN 978-88-904054-8-8