Georg Büchner

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Georg Büchner.png

Georg Büchner (naskiĝis la 17-an de oktobro, 1813, mortis la 19-an de februaro, 1837) estis germana dramisto.

Büchner naskiĝis en Riedstadt-Goddelau apud Darmstadt. En Strasburgo kaj Giessen li studis medicino, natursciencon, historion kaj filozofion. Tre malkontenta pri la politika situacio en sia patrujo Hesio li fondis en 1834 la asocion pri Homaj Rajtoj "Gesellschaft für Menschenrechte" kaj disvastigis siajn ideojn en la flugfolio "Der hessische Landbote". Pro sia revolucia mesaĝo, Büchner en 1835 devis fuĝi al Strasburgo. En 1836 li fariĝis docento pri medicino en Zuriko, sed jam unu jaron poste li mortis de tifo.

Memore al Georg Büchner en Germanio ĉiujare disdonatas la literaturpremio Georg-Büchner-Preis.

la naskiĝdomo de Georg Büchner en Riedstadt-Goddelau

Enhavo

Listo de verkoj [redakti]

  • Der hessische Landbote (1834)
  • Dantons Tod (1835)
  • Leonce und Lena (eldonita 1838)
  • Lenz (fragmento, eldonita 1839)
  • Woyzeck (fragmento, eldonita 1879)

En Esperanto aperis [redakti]

Lenz / Trad.: Reinhard Haupenthal. Saarbrücken, 1985

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    la verko "Dantons Tod" (germanlingva) en biblioteko Gutenberg
Ekstera ligilo    la verko "Woyzeck" (germanlingva) en biblioteko Gutenberg
Ekstera ligilo    germanlingva biografio pri la aŭtoro
Ekstera ligilo    germanlingva komentita listo de ligiloj pri Büchner
Ekstera ligilo    Vojceko

Vidu ankaŭ [redakti]