Georg Forster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Forster
Persona informo
Johann George Adam Forster
Naskiĝo 27-an de novembro 1754 (1754-11-27)
en Mokry Dwór, Pomeranian Voivodeship, Krono de la Regno de Pollando,  Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Morto 10-an de januaro 1794 (1794-01-10) (39-jaraĝa)
en Parizo,  Unua Respubliko de Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio • reŭmata febro vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ NaciojReĝa Prusio • Respubliko Majenco vd
Alma mater Petrischule vd
Familio
Patro Johann Reinhold Forster vd
Gefratoj Virginia Viktoria Forster • Justina Forster vd
Edz(in)o Therese Huber vd
Infanoj Therese Forster vd
Profesio
Okupo esploristo • antropologo • etnologo • filikisto • bibliotekistoverkistotradukisto • ornitologo • revoluciulo • biologobotanikisto • universitata instruisto • ĵurnalisto • entomologo • fungosciencisto • aŭtobiografo • natursciencisto • arthistoriisto • geografo • vojaĝisto vd
Laborkampo plantosciencoetnografio • natural science • geografiovojaĝotradukoetnologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Georgo Forster kun patro Johann Reinhold Forster

La germana natursciencisto kaj verkisto Johann Georg Adam FORSTER naskiĝis je la 27-a de novembro 1754 en Mokry Dwór (Pomeria provinco) kaj mortis je la 10-a de januaro 1794 en Parizo. Li estas konsiderata unu el la fondintoj de la vojaĝliteraturo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de la esploristo Johann Reinhold Forster (vidu la foton) jam kiel infano povis akompani sian patron dum esplorvojaĝoj. Post mallonga restado en Peterburgo, li kune kun sia patro en la jaro 1766 transloĝiĝis al Anglio kaj de 1772 ĝis 1775 ambaŭ partoprenis la duan mondvojaĝon de James Cook. En 1777 Georg Forster publikigis anglalingve la verkon A voyage round the world, kiu baziĝis sur la scienca taglibro de lia patro.

Ekde 1779 li estis profesoro en Kassel, ekde 1784 li okupis saman postenon en Vilno kaj ekde 1788 li laboris kiel bibliotekisto en Mainz. En la jaro 1790 li kune kun la juna Alexander von Humboldt vojaĝis tra Nederlando, Anglio kaj Francio. Siajn spertojn li priskribis en la verko Ansichten vom Niederrhein, von Brabant, Flandern, Holland, England und Frankreich (3 volumoj, 1791-94).

La politikaj interesoj de Georg Forster, kiu ekz. aktive subtenis la Francan revolucion, gajnis ne nur simpation. Taksate perfidulo en Germanujo, li en la jaro 1794 mortis kiel malriĉulo en Parizo. En 1785 li edziĝis al Therese Heyne.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]