Georg Fröschel
Georg FRÖSCHEL (naskiĝis la 9-an de marto 1891 en Vieno, mortis la 22-an de novembro 1979 en Los-Anĝeleso, nomis sin ankaŭ George FROESCHEL) estis advokato, ĵurnalisto kaj verkisto de romanoj kaj filmmanuskriptoj. En 1942, li gajnis Oskar-premion pro sia manuskripto de la filmo Mrs. Miniver, en kiu rolis interalie James Hilton, Claudine West kaj Arthur Wimperis.
Romanoj
- Der wunderliche Hochstapler, noveloj, Vieno: Strache, 1919.
- Der Korallenthron, romano, Frankfurto ĉe Majno: Frankfurter Societäts-Druckerei, 1921, 296 paĝoj.
- Der Priester und die Frau, romano, Berlino: Weltbücherei, 1927, 19 paĝoj.
- Hochzeitsreise wie noch nie, romano, Berlino: Ullstein, 1928, 302 paĝoj.
- Himmel, meine Schuhe!, Lepsiko: Schneider, 1932, 63 paĝoj.
En Esperanto aperis
- Ho ve, miaj ŝuoj! (Himmel, meine Schuhe!), junulara rakonto, tradukis Brita Lindeberg, Stokholmo: Eldona Societo Esperanto, 1981, 58 paĝoj, ISBN 91-85288-04-7.