Georg Gänswein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Gänswein
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1956 (1956-07-30) (67-jaraĝa)
en Riedern am Wald
Lingvoj germanaitala
Loĝloko Vatikano
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Munkena universitato
Okupo
Okupo romkatolika diakono • katolika sacerdoto • teologo • universitata instruisto • ĉefepiskopo
vdr
Georg Gänswein, 2017

Georg GÄNSWEIN [gensvajn] (naskiĝis la 30-an de julio 1956 en Riedern am Wald, distrikto Waldshut) estas romkatolika pastro kaj privata sekretario de papo Benedikto la 16-a.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis en Freiburg kaj Romo katolikan teologion, poste estis kaplano en Freiburg. Li studis en München kanonan juron kaj diplomiĝis en 1993. Li estis nomumita en 1994 vikario kaj persona referanto.

Li laboris ekde 1996 kun Joseph Ratzinger, ekde 2003 kiel persona asistento, ekde 2005 kiel privata sekretario. Li ricevis la titolon papa honorprelato la 28-an de januaro 2006.