Georg Muffat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Muffat
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1653 (1653-06-01)
en Megève
Morto 23-an de februaro 1704 (1704-02-23) (50-jaraĝa)
en Passau
Lingvoj latinafranca
Ŝtataneco Germanio
Memorigilo Georg Muffat
Familio
Infano Gottlieb Muffat
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
vdr

Georg Muffat (n. 1-a de junio 1653 en Megève (Savoyen), m. 23-a de februaro 1704 en Passau) estis komponisto kaj orgenisto de la baroko Francdevena.

Muffat estis ekde 1663 ĝis 1669 disĉiplo de Jean-Baptiste Lully en Parizo. Li vivis plurajn jarojn en Alzaco, unue kiel studento ĉe la jezuita universitato en Jesuitenkolleg Sélestat (Schlettstadt) kaj ekde 1671 en Molsheim, kie li estis nomumata kiel orgenisto de ĉi tie rezida Strasburga kapitulo. Ekde 1674 li studis jurosciencojn en Ingolstadt kaj poste li ekloĝis en Vieno. Ne trovinte laborpostenon, en 1674 li iris al Prago, tiam al Salzburg, kie li finfine laboris pli ol dek jaroj por la episkopo de Salzburg.

Ĉ. 1680 li vojaĝis al Italio por studi orgenludon ĉe Bernardo Pasquini, kiu sekvis la tradicion de Girolamo Frescobaldi, kaj trafis tie ankaŭ sur Arcangelo Corelli, kies verkaron li admiregis. Ekde 1690 li estis orkestrestro en Passau, krome li laboris ankaŭ en Strasburgo.

Muffat estis samkiel antaŭe Johann Jakob Froberger kaj poste Georg Friedrich Händel muzika kosmopolito, kiu ludis gravan rolon je la interŝanĝo de Eŭropaj muziktradicioj. Li estis la ununura komponisto, kiu estis personege ligita kaj al Jean-Baptiste Lully kaj al Arcangelo Corelli, ambaŭ simboluloj de la franca resp. la Itala muziko.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Sonatoj por soloinstrumento kaj baso kontinua (b.k.) 1677;
  • Sonatoj por diversaj instrumentoj und B.c. Armonico Tributo 1682;
  • 7 suitoj por pluraj instrumentoj Florilegium Primum (1695 Augsburg);
  • 8 suitoj por pluraj instrumentoj Florilegium Secundum (1698 Passau);
  • 12 Concerto Grosso Auserlesene mit Ernst und Lust gemengte Instrumental-Musik Erste Versamblung (1701 Passau) kun tema materialo el la Armonico Tributo;
  • 12 tokatoj kaj aliaj komponaĵoj por orgeno Apparatus Musico Organisticus (1690);
  • Partitoj por klaviceno, konservitaj kiel manuskriptoj;
  • Ekleziaj verkoj: 3 mesoj, Salve Regina, konserviĝis nur la die 24-voĉa Missa in labore requies.
  • La traktaĵo: Regulae Concentuum Partiturae 1699.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]