Georgo Spalatino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Georg Spalatin)
Georgius Spalatinus
(1484-1545)
La reformanto en 1509, pentrita de Lucas Cranach la Maljuna
La reformanto en 1509, pentrita de Lucas Cranach la Maljuna
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1484 (1484-01-26)
en Spalt
Morto 26-an de januaro 1545 (1545-01-26) (61-jaraĝa)
en Altenburg
Lingvoj latina
Loĝloko Katharinenstraße 8
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de ErfurtoUniversitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Okupo
Okupo teologo • historiistojuristo
vdr

Georg SPALATIN estis la pseŭdonimo prenita fare de Georg Burkhardt (naskiĝinta en la 17-a de januaro 1484 en Spalt, mortinta en la 16-a de januaro 1545 en Altenburg), grava figuro en la historio de la Reformacio de Germanlando.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Burkhardt estis naskita ĉe Spalt (de kiu li prenis la latinigitan nomon "Spalatinus"), proksime de Nurenbergo, kie lia patro estis tanisto. Li iris al Nurenbergo por sia eduko kiam li estis dek tri jarojn aĝa, kaj baldaŭ poste al la Universitato de Erfurto, kie li ricevis sia bakalaŭriĝon en 1499. Tie lin altiris la voko de Nikolaus Marschalk, la plej influa profesoro, kiu igis Spalatin sia privata sekretario kaj prenis lin al la nova altlernejo de Wittenberg en 1502.

En 1505 Spalatin resenditis al Erfurto por studi jurisprudencon. Li estis rekomendita al Mutianus Rufus, kaj estis bonvenigita fare de la malgranda grupo de germanaj humanistoj de kiuj Mutianus estis ĉefa (i.a. ĉe Engelsburg (Erfurt)). Lia amiko akiris poŝton por li kiel instruisto en la Monaĥejo Georgenthal, kaj en 1508 li estis ordinita pastro fare de episkopo Johann von Laasphe, kiu ordinis ankaŭ Martenon Luteron. En 1509 Mutianus rekomendis lin al Frederiko la 3-a, la princo-elektisto de Saksio, kiu dungis lin por funkcii kiel edukisto al sia nevo, la estonta princo-elektisto, Johano Frederiko la Grandanima. Posteŭlo kiel instruisto de klasikaj lingvoj en Georgenthal iĝis Herbord von der Marthen.

Spalatin rapide akiris la fidon de la princo, kiu sendis lin al Wittenberg en 1511 por funkcii kiel pedagogo al siaj nevoj, kaj havigis por li lokon en Altenburg. En 1512 la princo faris lin sia bibliotekisto. Li estis promociita por esti kortega pastro kaj sekretario, kaj ekkontrolis de la privatan kaj publikan korespondadojn de la princo. Aparte lia nekutima majstrado de la greka lingvo, igis lin nemalhavebla al la saksa kortego.

Karaktero[redakti | redakti fonton]

Spalatin neniam ŝatis teologion, kaj, estante pastro kaj predikisto, restis humanisto. Kiam li unue iĝis konata kun Luther ne klaras - verŝajne ĉe Wittenberg - sed la reformanto ekzercis grandan influon super li, kaj iĝis lia ĉefa konsilisto en ĉiuj moralaj kaj religiaj aferoj. Liaj leteroj al Luther estis perditaj, sed la respondoj de Luther restas, kaj estas ekstreme interesaj. Ekzistas kvazaŭ neniu fakto en la historio de la komenciĝanta Reformacio kiu ne estus ligita laŭ iu maniero kun la nomo de Spalatin. Li legis la skribaĵojn de Luther por la princo, kaj tradukis por sia utilo tiujn en la latinan en la germanan.

Spalatin akompanis Frederikon al Augsburg en 1518, kaj partoprenis en la intertraktadoj kun la papuloj Tomaso de Vio kaj Karl von Miltitz. Li estis kun la princo kiam Karlo estis elektita imperiestro kaj kiam li estis kronita. Li estis kun sia majstro ĉe la Regna asembleo de Worms. Spalatin malpersvadintus Luther plurfoje publikigi librojn kontraŭ la papa ofico, sed kiam al la aĵo estis farita neniu estis tiel preta traduki la libron aŭ pravigi la agojn de la amiko Luther!

Ĉe la morto de Friedrich en 1525, Spalatin jam ne vivis ĉe la saksa kortego. Sed li partoprenis la regnajn Asembleojn, kaj estis la obstina kaj aprezita konsultisto de la princoj Johann kaj Johann Friedrich. Li ekloĝis kiel kanoniko en Altenburg, kaj iniciatis proponi reformojn, iom malsukcese. Li geedziĝis en la sama jaro. Dum la posta parto de sia vivo, de 1526 pluen, Spalatin estis ĉefe engaĝita pri la vizito de preĝejoj kaj lernejoj en Saksio, devis raporti pri la kaj uzo de ekleziaj enspezoj kaj estis petita pri transpreno de sama ofico por entrepreni la saman laboron por Albertina Saksio. Li ankaŭ estis permanenta vizitanto la universitato de Wittenberg. Antaŭ la morto li falis en staton de profunda melankolio, kaj mortis en Altenburg. Li estis entombigita en la Kirko Sankta Bartolomeo. Kelkajn jardekojn poste liaj ostoj estis transmetitaj en nekonatan lokon, tiel ke de lia tombo restis nur la tomboslabo de ĉe la origina entombigloko.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la forpaso de Spalatin restis multaj literaturaj restaĵoj, kaj eldonitaj kaj ne-eldonitaj. Liaj originaj skribaĵoj temas sen escepto pri historiaj temoj. Listo pri la historiaj verkoj troviĝas ĉe: Adolf Seelheim, Georg Spalatin als sächsischer Historiograph, 1876. Eble la plej gravaj el ili estas:

  • Annales Reformationis oder Jahrbücher von der Reformation Lutheri, redaktita fare de E. S. Cyprian (Leipzig, 1718)
  • '"Das Leben and die Zeitgeschichte Friedrichs des Weisen", publikigite en: Georg Spalatins Historischer Nachlass and Briefe (eldonis Christian Gotthold Neudecker kaj Ludwig Preller en Jena, en 1851)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Armin Kohnle, Christina Meckelnborg, Uwe Schirmer: Georg Spalatin - Steuermann der Reformation. Begleitband zur Sonderausstellung mit umfangreichem Katalogteil. Mitteldeutscher Verlag, Halle 2014, ISBN 978-3-936300-98-7.
  • Karl August Hugo Burkhardt: Geschichte der sächsischen Kirchen- und Schulvisitationen von 1524 bis 1545. Leipzig 1879.
  • Irmgard Höß: Georg Spalatin 1484–1545. Ein Leben in der Zeit des Humanismus und der Reformation. Weimar 1989.
  • Hans Joachim Kessler u. a.: Spalatin in Altenburg. Eine Stadt plant eine Ausstellung. Mitteldeutscher Verlag, Halle 2012, ISBN 978-3-89812-912-1.
  • Ute Mennecke-Haustein: Georg Spalatin. In: W. Killy (Hrsg.): Literatur Lexikon. Band 11 1991, S. 83–84.
  • Christian G. Neudecker, Ludwig Preller: Georg Spalatins historischer Nachlaß und Briefe. (surrete)
  • Björn Schmalz: Georg Spalatin und sein Wirken in Altenburg 1525–1545. Sax-Verlag, Markkleeberg 2009, ISBN 978-3-86729-048-7.
  • Adolf Seelheim: Georg Spalatin als sächsischer Historiograph. Halle 1876.
  • Julius Wagner: Georg Spalatin und die Reformation der Kirchen und Schulen in Altenburg. Altenburg 1830. (surrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]