Georg Trakl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Georg Trakl

Georg TRAKL [geog trakl], aŭstra lirikisto, (n. 3-an de februaro 1887 en Salzburg, m. la 3-an de novembro 1914 en Krakovo). La verkaro de Trakl respegulas la melankolian, depresian animstaton kaj la drogouzadon de la aŭtoro. Oftaj temoj en liaj verkoj estas: aŭtuno, krepusko, nokto; kulpo, malespero, morto. Krom Georg Heym, Ernst Stadler kaj Franz Werfel li apartenis al la plej gravaj reprezentantoj de la germanlingva malfrua ekspresionismo. En lia de Charles Baudelaire kaj Arthur Rimbaud influita poemfarado dominas metaforoj de tristeco kaj naŭzo antaŭ la mondo. Liriko havas sintenon rezignivan kaj antaŭsentas la pereon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de riĉa komercisto pri feraĵoj li frekventis gimnazion en Salcburgo, kion li interrompis. Poste li sensukcese laboris kiel farmacisto. La incesta rilato kun la fratino dedukteblas el pluraj poemoj. Je la komenco de la Unua mondmilito Trakl senditis fronten kiel apotekisto. Pro travivaĵoj ĉe la Batalo de Gródek, al kio li reagis en fama poeziaĵo samtitola, li suferis nervokolapson. Post trodozo da kokaino li mortis en lazareto apud Krakovo; jam antaŭe li estis provinta plurfoje sin mortigi.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Jam kiel gimnaziano Trakl publikigis poemojn kaj dramfragmentojn. Furoris lia teksto Vorstadt im Föhn kiu povis aperi en 1913 pere de Robert Müller en la grava insbruka avangardisma gazeto "Der Brenner" de Ludwig von Ficker. Ties centra metaforo de buĉejo transportas la kruelecon kaj morbidecon homajn en idilian pejzaĝon. Liaj fruaj verkoj estis ankoraŭ forme tradiciaj: tamen jam en ili senteblas lia propra, melankolia stilo. La bazaj spertoj de ekzistadisma, mutiganta senhejmeco ("Es ist ein namenloses Unglück, wenn einem die Welt entzweibricht! / Tio estas sennomebla malfeliĉo: la mondo rompiĝanta al oni!") aperas en atmosfere densa liriko. Ĝi surprizigis pri nekutima kolormetaforado kaj impresis i.a. ankaŭ Martin Heidegger.

La poezio iĝis ripetfoje nova patrujo por la poeto. Dumvive Trakl povis eldoni nur la volumon Gedichte, en konekto kun la por la Ekspresionismo decida serio Der jüngste Tag de (prizorgita de Kurt Wolff, 1913).

Inter la postmorte eldonitaj verkoj nombriĝas Sebastian im Traum (1915), Gesang des Abgeschiedenen (1933) kaj la kolekto de prozpoemoj Offenbarung und Untergang (1947). Rainer Maria Rilke taksis la enigmozan-malhelan lirikadon de Trakl "kvazaŭ konstruita sur paŭzoj" kaj "kvazaŭ kelkaj septoj ĉirkaŭ la nedireblo".

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Gedichte/ 1913
  • Sebastian im Traum/ eld. 1915
  • Der Herbst des Einsamen/ eld. 1920
  • Gesang des Abgeschiedenen/ eld. 1933
  • Aus goldenem Kelch/ eld. 1939
  • Offenbarung und Untergang/ eld. 1947

Aperis en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Flustrite en posttagmezon ; Aŭtuno beata ; L’aŭtuno de l’solulo ; Disfalo ; Vintra krepusko ; Vintra vespero ; Vintre ; Homaro ; Grodek / trad. de Guido Holz
En: Übertragungen = Transkondukoj. – Messkirch : Gmeiner, 1988. – p. 99 – 107
ISBN 3-926633-14-X

Poemoj. Trad. Vilhelmo Lutermano

Trakl Mirabell Garden.jpg


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]