Georg Weissel (poeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Weissel
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1590 (1590-01-01)
en Domnovo
Morto 1-an de aŭgusto 1635 (1635-08-01) (45-jaraĝa)
en Kenigsbergo
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Profesio
Okupo parson • himnoverkisto • luterana pastoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georg WEISSEL (* 1590 en Domnau/Orienta Prusio; † 1-an de aŭgusto 1635 en Kenigsbergo) estis evangela pastro kaj poeto de ekleziaj himnoj.

Weissel studis ĉe Universitato Kenigsbergo teologion kaj muzikon interalie ĉe Johann Eccard kaj Johann Stobäus. La 3-an adventon 1623 li estis ordinita kiel pastro ĉe la preĝejo Altrossgärtner Kirche en Kenigsbergo. Weissel estis membro de la Kenigsberga Poeto-Rondo ĉirkaŭ Simon Dach, de kiu li decide estis influata same kiel de Heinrich Albert. Li postlasis 23 kantojn.

Lia plej fama kanto estas la ekumene uzata adventokantoMacht hoch die Tür“ (Evangela Kantaro (EG) n-ro 1, Gotteslob (GL) n-ro 107, ADORU n-ro 182 "Vin levu, pordo kaj lintel'"). Ĝi rilatas sur la 24-a psalmo kaj troviĝas hodiaŭ en preskaŭ ĉiu kristana kantaro. Johann Sebastian Bach uzis lian kanton Nun liebe Seel, nun ist es Zeit en la kvina kantato de sia Kristnask-oratorio. Krom sia adventokanto Macht hoch die Tür − li verkis la tekston okaze de la inaŭgurado de la novkonstruita preĝejo Altrossgärtner Kirche la 2-an adventon de 1623 − , Georg Weissel estas reprezentata en la germana Evangela Kantaro ankaŭ per la kantoj O Tod, wo ist dein Stachel (EG 113) kaj Such wer da will ein ander Ziel (EG 346).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Werner Krause: Es kommt der Herr der Herrlichkeit – Wie das Adventslied „Macht hoch die Tür, die Tor macht weit“ entstand. 4. Auflage. Johannis, Lahr 2004.
  • Johannes Block: Georg Weissel. In: Wolfgang Herbst (Hrsg.): Komponisten und Liederdichter des Evangelischen Gesangbuchs. Göttingen 1999.
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Georg Weissel (Dichter) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.