Georg Steller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Georg Wilhelm Steller)
Georg Steller
Persona informo
Georg Wilhelm Steller (Stöller)
Naskiĝo 10-an de marto 1709 (1709-03-10)
en Bad Windsheim
Morto 14-an de novembro 1746 (1746-11-14) (37-jaraĝa)
en Tjumeno
Tombo Tjumeno vd
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco BavarioRusia Imperio vd
Alma mater Universitato de Wittenberg vd
Memorigilo Georg Steller
Profesio
Okupo esploristo • antropologo • ornitologo • natursciencisto • botanikistokuracistogeologo vd
Laborkampo plantosciencozoologiogeografioetnografio vd
Doktoreca konsilisto August Hermann Francke vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr



Kelkaj animaloj priskribitaj de kaj nomitaj laŭ Georg Steller, el kiu oni ne konas portreton. Laŭhorloĝe el maldekstra supro: Stelera maraglo, Stelera garolo, Stelera marleono, Stelera hidrodamalo (formortinta; ilustracio fare de Steller), kaj la Stelera molanaso.

} Georg Wilhelm STELLER (n. la 10-an de marto 1709 - m. la 14-an de novembro 1746) estis germana botanikisto, zoologo, kuracisto kaj esploristo, kiu laboris en Rusio kaj estas konsiderita la eltrovinto de Alasko al eŭropanoj kaj pioniro de alaska naturhistorio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Steller estis naskita en Windsheim, proksime de Nurenbergo en Germanio, filo de Johann Jakob Stöhler (post 1715, Stöller), kaj studis ĉe universitato de Wittenberg. Li tiam vojaĝis al Rusio, alvenante en novembro de 1734. Li renkontis tie la naturaliston Daniel Gottlieb Messerschmidt (16851735) ĉe la Imperia Akademio de Sciencoj. Du jarojn post la morto de Messerschmidt, Steller geedziĝis kun sia vidvino kaj akiris notojn de siaj vojaĝoj en Siberio ne transdonite ilin al la akademio.[1]

Steller aŭdis koncerne la Duan Kamĉatkan Ekspedicion de Vitus Bering, kiu jam estis ekveturinta el Sankta Peterburgo en februaro 1733 kaj li volontulis por interligi ĝin kaj estis akceptita. Li tiam eliris el Santa Peterburgo en januaro 1738, renkontiĝis kun Johann Georg Gmelin en Jenisejo en januaro de 1739, kaj finfine atingis Oĥotskan Maron kaj la ĉefan ekspedicion en marto 1740.

En septembro 1740, la ekspedicio velis al Kamĉatko. Steller pasigis la vintron en Bolsĥreĉje, kie li helpis organizi lokan lernejon. Li tiam estis nomumita por alligi al Bering sur la vojaĝo al Ameriko. La ekspedicio alteriĝis en Alasko ĉe Kajaka Insulo lunde la 20an de julio 1741, volante nur resti sufiĉe longe por rikolti nesalan akvon. Steller devigis kapitanon Bering doni al li pli da tempo por sia ekspedicio kaj estis konceditaj 10 horoj. Dum tiu tempo, kiel la unua ne-indiĝena kiu eniris sur Alaskan grundon, Steller iĝis la unua eŭropa naturalisto kiu priskribis kelkajn nordamerikajn plantojn kaj bestojn, inkluzive de garolo poste nomanta Steleran garolon.

De la ses specioj de birdoj kaj mamuloj, kiuj estis malkovritaj kaj nomitaj laŭ la elstara sciencisto, du estas jam formortintaj (nome la Stelera hidrodamalo kaj la Okulvitra kormorano), kaj tri estas endanĝerigitaj aŭ en severa malkresko (nome la marleono de Steller, la Siberia molanaso kaj la Granda maraglo). La hidrodamalo, aparte, masiva norda parenco de la manato, daŭris apenaŭ 25 jarojn post la stelera malkovro kaj nomigo laŭ li, viktimo de la avidegaj lutro-ĉasadaj rusaj veturteamoj kiuj sekve okazis en la markolo de Bering. Nomigo laŭ tiu malbonŝanca viro estis kondamno al malfirma ekzisto ĉe plej bona kazo, aŭ eble eĉ mortkondamno.

La escepto, la nura specio kiu daŭre estas sufiĉe nombra, estas la senprokraste rekonebla kaj maliceta Stelera garolo. En lia mallonga renkonto kun la birdo - al li estis permesita nuraj 10 horoj por iri marborden kaj kolekti specimenojn kiam la ŝipo de Bering vidis komencan teron en Alasko - Steller povis dedukti ke la garolo estis familio de la nordamerika Blua garolo, kiu konvinkis lin ke Alasko estis efektive parto de Nordameriko. En la jaroj postaj, dum la aliaj specioj asociitaj kun tiu nomo fariĝis pli malabundaj aŭ malaperis entute, nur la Stelera garolo daŭre estas sufiĉe nombra.

Ĉe la reveturo la ekspedicio vrakis sur kio poste iĝis konata kiel Beringa insulo. Ĉi tie Bering mortis, kaj preskaŭ duono de la veturteamo pereis de skorbuto. La ceteraj viroj ekloĝis kun nur malmulte da manĝaĵo aŭ akvo por postvivi la vintron, dum la tendaro estis malhelpata de arktaj vulpoj. Malgraŭ la afliktoj de travintrado, Steller studis la flaŭron, faŭnon kaj topografion de la insulo en bonega detalo. Precipe, li kolektis la nur detalajn kondutajn kaj anatomiajn observaĵojn de la Stelera hidrodamalo, granda sirena mamulo kies tutmonda teritorio estis limigita al la malprofundaj fukolitoj ĉirkaŭ la Komandorski-insularo kaj kiu estis kondukita al formorto 30 jarojn post la eltrovaĵo fare de eŭropanoj.

Surbaze de tiuj kaj aliaj observaĵoj, kiujn Steller poste skribis en De Bestiis Marinis (Pri marbestoj), priskribante la faŭnon de la insulo, inkluzive de la Kalorina marurso, la mar-lutro, la Stelera marleono, la Stelera hidrodamalo, la Siberia molanaso kaj la Okulvitra kormorano. Steller postulis la nuran registritan ekvidon de la enigma marsimio (ununura besto priskribita de Steller, ne konfirmata de postaj sciencistoj, eble mutacia foko).

Komence de 1742 la veturteamo konstruis novan ŝipon por reveni al Golfo Avaĉa kaj nomigis ĝin Beringa Markolo. Steller foruzis la venontajn du jarojn esplorante la duoninsulon de Kamĉatko. Li estis revokita al Sankt-Peterburgo sed kaptis febron sur la vojaĝo kaj mortis ĉe Tjumeno.

Liaj taglibroj atingis la akademion kaj estis publikigitaj fare de Peter Simon Pallas kaj estis poste uzitaj fare de aliaj esploristoj de la Norda Pacifika, inkluzive de Kapitano Cook.

Heredo[redakti | redakti fonton]

Estas mezlernejo en Anchorage kun nomo laŭ li: Steller Secondary School.

Animaloj kaj plantoj kun nomoj laŭ Georg Steller estas:

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Egerton, Frank N. (2008). “A History of the Ecological Sciences, Part 27: Naturalists Explore Russia and the North Pacific During the 1700s”, Bulletin of the Ecological Society of America 89 (1), p. 39–60. doi:[[doi:10.1890%2F0012-9623+%282008%29+89+%5B39%3AAHOTES%5D+2.0.CO%3B2|10.1890/0012-9623 (2008) 89 [39:AHOTES] 2.0.CO;2]]. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Leonhard Stejneger - Georg Wilhelm Steller, the pioneer of Alaskan natural history. Cambridge, Mass., Harvard University Press, 1936.
  • G. W. Steller - Reise von Kamtschatka nach Amerika mit dem Commandeur-Capitän Bering : ein Pendant zu dessen Beschreibung von Kamtschatka. St Petersbrug, 1793. Plena teksto
  • Georg Steller - Journal of a Voyage with Bering, 1741-1742 edited by O. Frost. Stanford University Press,1993. ISBN 0-80472181-5
  • Walter Miller kaj Jennie Emerson Miller, translators - De Bestiis Marinis, or, The Beasts of the Sea) in an appendix to The Fur Seals and Fur-Seal Islands of the North Pacific Ocean, edited by David Starr Jordan, Part 3 (Washington, 1899), pp. 179–218
  • Andrei Bronnikov (2009). Species Evanescens [Ischezayushchi vid] (Rusa Eldono). Reflections, ISBN 978-9079625024 (a book of poetry inspired by dramatic events of Steller's life).
  • Ann Arnold (2008). Sea Cows, Shamans, and Scurvy Alaska's First Naturalist: Georg Wilhelm Steller. Farrar, Straus and Giroŭ.
  • Marcus Köhler: „Völker-Beschreibung“. Die ethnographische Methodik Georg Wilhelm Stellers (1709–1746) im Kontext der Herausbildung der „russischen“ ėtnografija. Saarbrücken 2008. (about Steller's importance for the development of modern ethnography as a science)
  • Dean Littleton (2006). Steller's Island: Adventures of a Pioneer Naturalist in Alaska. The Mountaineer's Books.
  • Barbara and Richard Mearns - Biographies for Birdwatchers ISBN 0-12-487422-3
  • Corey Ford, Where the Sea Breaks its Back, 1966. Anchorage: Alaska Northwest Books, 1992. ISBN 978-88240-394-6
  • Steller's 1741 expedition from Kamchatka is covered in Orcutt Frost's Bering: the Russian discovery of America (Yale University Press, 2004).
  • Steller is the subject of the second section of W. G. Sebald's book-length poem, After Nature (2002).
  • A somewhat fictionalized account of Steller's time with Bering is contained in James A. Michener's, Alaska.
  • Steller's Island: Adventures of a Pioneer Naturalist in Alaska

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 58° 25′ 47″ N 154° 23′ 29″ U / 58.42972 °N, 154.39139 °U / 58.42972; -154.39139 (mapo)