Georg von Rosen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg von Rosen

Georg von Rosen (naskiĝis en 1843; mortis en 1923) estis sveda grafo kaj pentristo.

Von Rosen studis inter la jaroj 1857 kaj 1861 en la Reĝa Arta Altlernejo Stokholom (svede Kungliga Konsthögskolan Stockholm). En 1862 li partoprenis en la monda ekspozicio en Londono, kie li konatiĝis kun la grandformataj realismaj pentraĵoj de la belga pentristo Hendrik Leys pri historiaj eventoj, kiuj tre impresis lin. Sekvajare li vojaĝis al Belgio kaj persone konatiĝis kun Hendrik Leys. Post sia reveno al Svedio li kreis la historiisman pentraĵon Enmarŝo de Sten Sture la pli maljuna en Stokholmon, kiu ricevis honorigan reĝan medalon. Sekve li komencis studan vojaĝon al Egiptio, Sirio, la Otomana Imperio, Grekio kaj Hungario. En 1866 li estis en Romo, kaj poste ree en Belgio ĉe Henrik Leys, ĝis tiu mortis en 1869. Pli poste li vivis en Munkeno kaj plustudis pentradon ĉe la historiisma pentristo Carl Theodor von Piloty, poste ree estis en Italio, kaj en 1871 revenis al Svedio.

En 1872 li iĝis membro de la Arta Altlernejo, en 1874 ties eksterordinara profesoro kaj en 1880 ties ordinara profesoro pri figura desegnado kaj pentrado. De 1881 ĝis 1887 li estis la direktoro de la akademia altlernejo.

Elektitaj verkaĵoj