George Benson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Benson
Persona informo
Naskonomo George Washington Benson
Naskiĝo 22-an de marto 1943 (1943-03-22) (80-jaraĝa)
en Picburgo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Schenley High School
Okupo
Okupo gitaristokantistokantoverkisto • ĵazmuzikisto • komponisto • ĵaz-gitaristo • diskografa artisto • kantaŭtoro
TTT
Retejo http://georgebenson.com
vdr

George Benson (naskiĝis la 22-an de marto 1943 en Pittsburgh, Pensilvanio) estas usona ĵaza kaj kunfandomuzika gitaristo kaj kantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Benson komencis sian muzikistan karieron jam infanaĝa, kiam li prezentis en noktoklubejoj kiel kantisto. En 1960 li fondis rokmuzikistaron, en kiu li ludis gitaron kaj kantis. Jam en 1964 li verkis kune kun „Frato” Jack McDuff siajn unuajn diskojn (The New Boss Guitar).

Influite de Charlie Christian kaj ĉefe de Wes Montgomery li alvenis meze de la 1960-aj jaroj al ĵazo. Li muzikis kun granduloj kiel Miles Davis (albumo: Miles In The Sky) aŭ kiel gastmuzikisto por Lou Donaldson kaj evoluis al unu el la plej renomaj ĵazgitaristoj de la mondo. Komence de la 1970-aj jaroj li verkis aron da multatentataj diskoj kun ega influo de funko por diskeldonejo de Creed Taylor, antaŭ ol li en 1976 transiris al Warner Brothers kaj lanĉis per la sonregistraĵo „This Masquerade” sur la disko „Breezin'” milionoble venditan furorkanton. Dum la plua paŝo de sia kariero li publikigis aron da ofte formulecaj kaj trivialaj ĵazpopaj diskoj, per kiul li provis ekligiĝi je ĉi tiu komerca sukceso. Li ankaŭ sukcesis en 1979 per la kanto „On Broadway”, kiu estis aŭdebla en la filmo „All That Jazz”.

Benson tamen ĉiam denove ankaŭ koncertas kiel virtuoza ĵazgitaristo, li apartenas al la tutmonde plej bonaj. Karakterizas lin krom lia aparta solostilo ankaŭ lia unusona skatkantado en la akompano de liaj gitarsolooj.

Por 2009 li ricevis stipendion de NEA.

Uzataj gitarmodeloj[redakti | redakti fonton]

Kiel ĵazgitaristo Benson ludas ĉefe plenresonancajn gitarojn kaj 12-ajn ŝtalkordojn kun platdrata ĉirkaŭvolvaĵo. Komence li muzikis per modeloj de la firmao Gibson, ĝis kiam komencis lia kunlaboro kun la japana gitarproduktisto Ibanez meze de la 1970-aj jaroj. Ibanez konstruis al li ĝis 1978 la plenresonancan gitaron surmekatigita kiel GB-10, kiu havas pli maldikan korpon ol la ĝis tiamaj ĵazgitaroj. Sekvis la pli volumena GB-20 kaj poste GB-30. La diferenco de al modeloj estis inter alie, ke GB-10 havis du etajn grumblosubpremajn sonprenilojn, la GB-20 tamen havis plengrandan grumblosubpremilon kaj pli grandan korpon kaj finfine la GB-30 havis du plengrandajn grumblosubpremilojn kaj duonresonanca korpo laŭ la modelo de Gibson ES-335. Okaze de la 12-jariĝo de ilia kunlaboro Ibanez konstruis en1990 la modelon GB-12. Tio estis GB-10 kun pli profunda korpo kaj pli elspezaj lignoenmetaĵoj en prentabulo kaj kapoplato. Krome supra kaj malsupra flankoj same kiel kadro estis el aceroligno. Nuntempe ekzistas krom la klasika modelo GB-10 la variaĵoj GB-15 kaj GB-200. ĉiuj Benson-modeloj havas mezuron de 24,75 coloj (628 mm). Benson estis unu el la unuaj ĵazgitaristoj, kiuj je la epoko de la superregado de Gibson helpis al japana produktanto atingi renomon inter gitarludantoj.

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • The George Benson Cookbook (1967)
  • Shape of Things to Come (1969 – CTI)
  • The Other Side of Abbey Road (1969)
  • Beyond the Blue Horizon (1971)
  • White Rabbit (1971/CTI-Import)
  • Body Talk (1973)
  • Breezin (4/76 US-LP 1)
  • In Flight (2/77 US-LP 9, 3/77 GB-LP 19)
  • Weekend in L.A. (2/78 US-LP 5)
  • Livin' Inside Your Love (3/79 US-LP 7, GB-LP 24)
  • Give Me the Night (7/80 GB-LP 3, 8/80 US-LP 3)
  • The George Benson Collection (11/81 US-LP 4, GB-LP 19)
  • In Your Eyes (6/83 GB-LP 3, US-LP 27)
  • 20/20 (1/85 GB-LP 9, 2/85 D-LP 40)
  • The Love Songs (19/85 GB-LP 1)
  • While the City Sleeps (9/88 GB-LP 13)
  • Twice the Love (9/88 GB-LP 16)
  • Tenderly (1989)
  • Big Boss Band (1990)
  • Love Remembers (1993)
  • That's Right (1996)
  • Essentials... The Very Best of George Benson (4/98 GB-LP 8)
  • Standing Together (1998)
  • Absolute Benson (2000)
  • Midnight Moods (2002)
  • Irreplaceable (2003)
  • Givin' It Up (2006; kun Al Jarreau)
  • Live from Montreux (2007/Immortal)
  • Songs and Stories (2009)
  • Classic Love Songs (2/2010 GB-LP 13)

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Supership (1975)
  • This Masquerade (1976)
  • Breezin' (1976)
  • Nature Boy (1977)
  • Gonna Love You More (1977)
  • The Greatest Love of All (1977)
  • On Broadway (1978)
  • Love Ballad (1979)
  • Give Me the Night (1980)
  • Love X Love (1980)
  • What's on Your Mind (1981)
  • Love All the Hurt Away (1981; duopo kun Aretha Franklin)
  • Turn Your Love Around (1981)
  • Never Give Up on a Good Thing (1982)
  • Lady Love Me (One More Time) (1983)
  • Inside Love (So Personal) (1983)
  • Feel Like Makin' Love (1983)
  • In Your Eyes (1983)
  • 20/20 (1985)
  • Beyond the Sea (La Mer) (1985)
  • Kisses in the Moonlight (1986)
  • Shiver (1986)
  • Teaser (1987)
  • Let's Do It Again (1988)
  • I'll Keep Your Dreams Alive (1992; duopo kun Patti Austin)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Irwin Stambler: The Encyclopedia Of Pop, Rock And Soul. 3-a priverkita eldono, St. Martin’s Press, Novjorko 1989, p. 47-50, ISBN 0-312-02573-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]