George Bernard Shaw

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Bernard Shaw
Nobel-premiito
Oskar-premiito
angla dramisto, verkisto kaj filozofo
angla dramisto, verkisto kaj filozofo
Persona informo
George Bernard Shaw
Naskonomo George Bernard Shaw
Naskiĝo 26-an de julio 1856 (1856-07-26)
en Dublino,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Morto 2-an de novembro 1950 (1950-11-02) (94-jaraĝa)
en Ayot St Lawrence
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per rena malfunkcio vd
Tombo Shaw's Corner vd
Religio kristanismo vd
Etno irlandanoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)Irlando vd
Alma mater Reĝa Akademio de Drama Arto vd
Partio Brita Laborista Partio vd
Subskribo George Bernard Shaw
Familio
Patro George Carr Shaw vd
Patrino Lucinda Elizabeth Shaw vd
Gefratoj Elinor Agnes Shaw • Lucinda Frances Shaw vd
Edz(in)o Charlotte Payne-Townshend vd
Profesio
Okupo dramaturgomuzikkritikistopolitikistolingvistoscenaristoĵurnalisto • biografo • fotistoverkisto • eseisto • prozisto vd
Laborkampo Belartoj vd
Aktiva dum 1880– vd
Verkado
Verkoj Pigmaliono ❦
Sankta Johana (dramo) ❦
Mrs. Warren's Profession ❦
Cezaro kaj Kleopatro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George Bernard SHAW [ĝoĝ bened Ŝo], en esperanto Georgo Bernardo ŜAVO[1] (naskiĝis la 26-an de julio 1856 en Dublino, mortis la 2-an de novembro 1950 en Ayot Saint Lawrence) estis irlanda anglalingva verkisto kaj filozofo. En 1925 li ricevis la nobel-premion pri literaturo.

Liaj verkoj parte estis uzitaj por krei muzikaĵojn, kiujn li ne nepre ŝatis. Kiam Oscar Straus kaj Leopold Jacobson verkis opereton "La brava soldato" (germane Der tapfere Soldat) surbaze de "Arms and the Man" ("Bataliloj kaj la viro") de Shaw, tiu ĉi rifuzis sian konsenton kaj fine akceptis nur je la kondiĉo, ke la opereto havu la subtitolon "senpermesa parodio de Arms and the Man de s-ro Bernard Shaw". Post lia morto lia dramo Pygmalion estis la bazo de la muzikalo My Fair Lady - kun tute nova fino, kiun li en sia postparolo al Pygmalion jam rifuzis.

Shaw ne ŝatis la komplikan ortografion de la angla lingvo kaj heredigis parton de sia mono al fondaĵo nomata Shavian Alphabet (Ŝava alfabeto), kiu reformu la skribon de la angla.

Ŝavo subtenis vegetarismon:
"Dum ni estas mem vivaj tombujoj de murditaj bestoj, kiel povas ni esperi idealajn vivkondiĉojn sur ĉi Tero?"
"Bestoj estas miaj amikoj kaj mi ne manĝas miajn amikojn" "La vivodaŭreblo de viandmanĝanto estas 63 jaroj. Mi proksimas al 85 kaj laboras tiom multe, kiom antaŭe. Mi vivis sufiĉe longe kaj mi provas morti, sed mi simple ne sukcesas. Sola bovatranĉaĵo finus min, sed mi ne povas konvinkiĝi gluti iun. Teruras min la ideo vivi por ĉiam. Jen la nura malavantaĝo de vegetara nutrado."[2]

Dramoj[redakti | redakti fonton]

  • Plays Unpleasant (published 1898):
  • Widowers' Houses (1892)
  • The Philanderer (1898)
  • Mrs Warren's Profession (1898)
  • Plays Pleasant (published 1898):
  • The Man of Destiny (La homo de destino, 1897)
  • Arms and the Man (1898)
  • Candida (1898)
  • You Never Can Tell (1898)
  • Three Plays for Puritans (published 1901):
  • The Devil's Disciple (1897)
  • Captain Brassbound's Conversion (1900)
  • Caesar and Cleopatra (1901)
  • Man and Superman (1902-03)
  • John Bull's Other Island (1904)
  • Major Barbara (1905)
  • The Doctor's Dilemma (1906)
  • Getting Married (1908)
  • Dark Lady of the Sonnets (1910)
  • Fanny's First Play (1911)
  • Androcles and the Lion (1913)
  • Pygmalion (1912-13)
  • Heartbreak House (1919)
  • Back to Methuselah (1921):
  • In the Beginning
  • The Gospel of the Brothers Barnabas
  • The Thing Happens
  • Tragedy of an Elderly Gentleman
  • As Far as Thought Can Reach
  • Saint Joan (1923)
  • The Apple Cart (1929)
  • On the Rocks (1933)
  • Geneva
  • Misalliance
  • The Six of Calais
  • The Glimpse of Reality
  • How He Lied to Her Husband (Kiel li mensogis al ŝia edzo)
  • In Good King Charles' Golden Days
  • Shakes versus Shav

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Immaturity (1879)
  • The Irrational Knot 1880
  • Love Among the Artists (1881)
  • Cashel Byron's Profession (1882-83)
  • An Unsocial Socialist (1883)

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Commonsense about the War
  • The Intelligent Woman's Guide to Socialism and Capitalism
  • The Black Girl in Search of God
  • Everybody's Political What's What? 1944 Constable

Shaw pri la internacia lingvo[redakti | redakti fonton]

  • Bernard Shaw on the question of an international language in correspondence with Reto Rossetti (1949-1950) (En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo: II Esperantismo)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Homo de la destino (Elangligis F. V. - stencilita. Originalo: The man of destiny)
  • Kiel li mensogis al ŝia edzo (Elangligis F. V. - stencilita. Originalo: How he lied to her husband.)
  • Maksimoj por la revoluciuloj (trad. Hussain Muhammed Al-Amily)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vd en «Bernardo Ŝavo kaj Esperanto Arkivigite je 2017-02-06 per la retarkivo Wayback Machine».
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-26. Alirita 2014-09-09.