George Brinton McClellan Harvey

El Vikipedio, la libera enciklopedio

George Brinton McClellan HARVEY [harvi] (naskiĝis la 16-an de februaro 1864 en Peacham (Vermonto); mortis la 20-an de aŭgusto 1928 en Dublin (Nov-Hampŝiro)) estis usona redaktisto kaj diplomato, posedanto de gravaj revuoj.

Harvey unue laboris kiel gazeta raportisto kaj kiel asekuristo. Poste li riĉiĝis per la konstruado kaj administrado de de elektrikaj fervojoj. En 1899 li aĉetis la revuon North American Review, kiun li eldonis ĝis 1926. Helpe de J. P. Morgan li krome aĉetis la libroeldonejon Harper & Brothers en 1901; de 1902 ĝis 1913 li eldonis la revuon Harper's Weekly.

De 1906 ĝis 1908 li propagandis Esperanton en North American Review. En 1908 kaj 1909 li estis prezidanto de EANA, sed tiam fariĝis idisto.

En 1910 li helpis al sia amiko Woodrow Wilson fariĝi guberniestro de Nov-Ĵerzejo. En 1918 li tamen fondis revuon Harvey's Weekly ĉefe por ataki lin, kiu intertempe fariĝis prezidento de Usono, kaj lian pactraktaton fine de la unua mondmilito. Kiam lia kontraŭulo, Warren G. Harding, estis elektita kiel posteulo de Wilson en 1921, li fariĝis ambasadoro de Usono en Britio (ĝis 1923).

Li estas enterigita en Peacham.