George C. Marshall Space Flight Center

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

La George C. Marshall Space Flight Center, (MSFC) (prononcu:[ĜORĉ SI: MA:Rŝal SPE:s flajt SENtr]) estas grava centro por multaj celoj: kosmoŝipa kaj spacnaveda propulsado, ekstera fuela cisterno, trejnado, pagitaj ŝarĝoj, konstruado kaj dizajno de la Internacia Kosmostacio (ISS), komputiloj kaj retoj kaj informa manaĝerado. La centro ankaŭ posedas unu el la misiokontrolejoj de la Kosmopramo.

Ĝi situas en Huntsville, Alabamo, kaj ricevis sian nomon honore al ĝeneralo George Marshall.

MSFC ekestis el la armea sidejo U.S. Army's Ballistic Missile Agency kaj en 1960 ĝi ekhavis novan destinon. La centro fariĝis la civila bazo por Dr. Wernher von Braun kaj lia teamo de germanaj rakedaj sciencistoj kaj granda nombro da armeaj kaj civilaj kontraktantoj.

[redakti] Eksteraj ligiloj

• Oficiala paĝo (angle)
Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.  Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon.