George Chapman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Chapman
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1559 (1559-01-01)
en Hertfordshire
Morto 12-an de majo 1634 (1634-05-12) (75-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Loĝloko Western House vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de Oksfordo vd
Profesio
Okupo dramaturgolingvisto • poeto • tradukistoverkisto vd
Verkado
Verkoj Bussy D'Ambois vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George CHAPMAN, angla poeto kaj dramisto (ĉ.1559 - la 12-a de majo 1634).

George Chapman naskiĝis ĉe Hitchin en Hertfordshire. Eble li studis ĉe la Universitato de Oksfordo, tamen tio ne certas. Li ĝuis la subtenon de Robert Devereux, 2-a Grafo de Essex kaj de Henry la Princo de Kimrujo (kaj la rekta heredonto de la angla reĝlando), sed ili mortis en, respective, 1601 kaj 1612. Post la forpaso de la Princo Henry, Chapman ne sukcesante trovi pluan mecenaton, kaj pro tio suferis pro malriceco kaj ŝuldoj, kvankam li havis grandan literaturan reputacion inter aliaj verkistoj. Li mem mortis en London en 1634.

Dum la 1590-a jardeko li iĝis grava kaj populara dramatisto. Li verkis komediojn multe influatajn de la latinaj dramoj de Plaŭto kaj Terentio. En 1605, kune kun Ben Jonson kaj John Marston li verkis la komedion Eastward Ho enhavantan satiron pri la skotoj: pro tio oni enkarcerigis lin en la Turo de Londono. Tamen poste li kaj Ben Jonson kverelis kaj li komponis satirajn versojn pri la agresemo kaj aroganto de Jonson. Krom komedioj, li verkis gravajn tragediojn, inter kiuj pluraj prenis temojn de lastatempa franca historio, ekzemple Bussy d'Ambois.

Kiel poeto, li unue komponis obskurajn filozofajn poemojn. En 1596 aperis poemo, De Guiana, Carmen Epicum pri vojaĝo de Sir Walter Raleigh, kaj en 1598 aldonon al la nekompleta Hero and Leander de Christopher Marlowe. Ekde 1598 eldoniĝis en sinskevaj parto tre influa traduko de la Iliado de Homero, pri kiu John Keats verkis soneton. Inter aliaj tradukoj estis la Homeraj Himnoj, la Georgiko de Vergilio, la kvinan Satiron de Juvenalo, kaj la Laboroj kaj Tagoj de Heziodo.

Ĉefaj Dramaj Verkoj

  • The Blind Beggar of Alexandria, komedio (1596)
  • An Humorous Day's Mirth, komedio (1597)
  • All Fools, komedio (1599 aŭ 1604, eldonata 1605)
  • The Gentleman's Usher, komedio (ĉ. 1602)
  • Sir Giles Goosecap, komedio (1604)
  • Bussy d'Ambois, tragedio (1604)
  • Monsieur d'Olive, komedio (1605)
  • The Widow's Tears, komedio (1605)
  • Eastward Ho, komedio (kune kun Ben Jonson kaj John Marston, 1605)
  • The Conspiracy and Tragedy of Charles, Duke of Byron, tragedio (1608)
  • May Day, komedio (1609)
  • The Revenge of Bussy d'Ambois, tragedio (ĉ. 1610)
  • The Tragedy of Chabot, Admiral of France, tragedio (ĉ. 1613)
  • Caesar and Pompey, tragedio (ĉ. 1613)