George Clooney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
George Clooney
George.Clooneywiki1.jpg
Naskonomo George Timothy Clooney
Naskiĝo 6-a de majo 1961
Lexington, Kentukio, Usono
Aktivaj jaroj 1978 - nun
Nuptopartnero Talia Balsam (1989-1993)
Oskar-premio
Plej bona subtena aktoro:
2005 Syriana
Premio Ora Globo
Plej bona aktoro - Filma muzikalo aŭ komedio:
2000 O Brother, Where Art Thou?
Plej bona subtena aktoro:
2005 Syriana
v  d  r
Information icon.svg

George Timothy CLOONEY (naskiĝis la 6-an de majo de 1961 en Lexington, Kentukio) estas usona aktoro, scenaristo, produktoro kaj reĝisoro.

Juneco[redakti | redakti fonton]

La unuajn spertojn li jam kolektis en la ŝobizniso en la aĝo de 5, kiam li helpis en la kvizprogramo de sia patro Nick Clooney, loka televida famulo en Ilinojo – lia tasko estis teni tekstotabulon.

Unuaj rolludoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar lia familio laboris en la filma industrio, tiel li havis jam tre frue la eblon aperi en duaklasa pilota filmo de usona TV-serio, kiu pro manko de sukceso havis nur unu epizodon. La sola iom longa rolo estis tiutempe en la situacia komedio Roseanne.

George Clooney kun Brad Pitt kaj Matt Damon

De televida al filma stelulo[redakti | redakti fonton]

Li ekrolis meze de la 1990-aj jaroj la karisman infankuraciston ’’Doug Ross’’ en la pli posta kultserio ER - Emergency Room. La filmo surbaze de la dinamikaj efektoj kaj lia ĉarma apero iĝis la plej sukcesa televida serio.

Tiu sukcesa serio faris lin tiel populara inter la virinoj, ke oni ne povis tion malatenti kaj tio helpis lin aperi en aliaj filmoj.

Li havis/havas multajn amaferojn, sed konstantan amikinon li ne eltenis longtempe. Li estas solulo, kies plej ŝatata ulo estis la vjetnama pendventra porko "Max", kun kiu li aperas jam dum pli ol 16 jaroj (ĝis 2005). La porko mortis fine de 2006. Plej volonte li vivas en vilao ĉe Lago de Como en Italio.

Li estas konata kontraŭmilitisto, kiu kolektis monon en 2004 por kandidatiĝo de sia patro kiel usona deputito.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Filmoj

TV-serioj

  • ER - Emergency Room
  • diversaj rolludoj en:
    • Roseanne
    • Golden Girls
    • Friends
    • South Park

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rosemary Clooney.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]