George Cox

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Esperanto grammar & commentary

George COX [ĝoĝ koks] (naskiĝis en 1838, mortis la 27-an de oktobro 1909) estis angla esperantisto kaj majorgeneralo.

De 1861 ĝis 1898 li servis en la brita armeo en Malto, Egiptio kaj Sudafriko.

Li esperantistiĝis en 1905 kaj multe laboris por la gazeto The British Esperantist. Li en 1906 eldonis proprakoste libron Grammar and Commentary on the Esperanto Language, kiu ankaŭ post lia morto bone vendiĝis kaj en 1924 presiĝis en 4-a eldono. Li partoprenis la tradukon de la Nova testamento kaj eldonis tradukojn el Mil kaj unu noktoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]