George Douglas Buchanan

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

George Douglas BUCHANAN [bukanan] (naskita la 23-an de julio 1874 en Glasgow; mortinta 67-jaraĝa, do en 1941 aŭ 1942) estis skota esperantisto kaj komercisto. Li estis vicprezidanto de Brita Astronomia Asocio kaj konsilanto de Reĝa Filozofia Societo, ambaŭ en Glasgow. Li estis prezidanto kaj poste honora prezidanto de Glasgow-a Esperanto-Societo. De 1936 ĝis 1939 li estis prezidanto de Brita Esperanto-Asocio. Li verkis multajn propagandajn artikolojn.