George Frederick Root

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Frederick Root
Persona informo
Aliaj nomoj George Wurzel • G. Friedrich Wurzel
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1820 (1820-08-30)
en Sheffield
Morto 6-an de aŭgusto 1895 (1895-08-06) (74-jaraĝa)
en Bailey Island
Tombo Harmony Vale Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Subskribo George Frederick Root
Familio
Infanoj Clara Louise Burnham • Charles T. Root • Frederic Woodman Root
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • kantotekstisto • kantoverkistoverkisto
vdr
George F. Root

George Frederick ROOT (naskita la 30-an de aŭgusto, 1820 – mortinta la 6-an de aŭgusto, 1895) estis populara usona kantverkisto/komponisto dum kaj post la Usona Enlanda Milito.

Li naskiĝis en Sheffield, Masaĉuseco, kaj estis nomita laŭ la germane naskita brita komponisto George Frideric Handel. Li frue montris muzikan talenton; dek-trijara li fieris pri tio, ke li povis ludi 13 instrumentojn. Post muziklernado en Bostono (kiel studento de George James Webb), li transloĝiĝis al Novjorko, kie li estis preĝeja orgenisto kaj instruisto en lernejo por knabinoj. Post tio li vojaĝis en Eŭropo dum unu jaro. Reveninte Usonon, li akceptis postenon en la Bostono Muzika Akademio, sub Lowell Mason. En 1859 li iris al Ĉikago, kie li laboris en muzikeldonejo, Root & Cady, estrata de sia frato.

Himno uzanta la melodion "Tramp tramp tramp" de G F Root

Dum la Enlanda Milito, Root ekkonatiĝis kiel la verkinto de pluraj furoraj militkantoj, interalie Tramp, tramp, tramp the Boys are Marching ("Paŝ', paŝ', paŝ', la knaboj marŝas"), Just before the Battle, Mother ("Antaŭ la batalo, Panjo"), kaj The Battle Cry of Freedom ("La batalkrio de Libero"). La melodio de "Tramp, tramp, tramp" estas konata en Esperantio kiel La fluanta tajdo ("Jen la kanto de kuraĝ'...")

En 1872 la unua Universitato de Ĉikago faris lin Doktoro pri Muziko. Li mortis, preskaŭ 75-jara, ĉe sia somera hejmo en Bailey Island, Majno.

Root solene enkondukiĝis en la Halon de Famo de Kantverkistoj en 1970.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]