George Galloway

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el George GALLOWAY)
George Galloway
skota politikisto (fotita en 2007)
skota politikisto
(fotita en 2007)
Persona informo
George Galloway
Naskiĝo 16-a de aŭgusto 1954
en Dundee, Skotlando
Lingvoj anglabrita angla • irlanda angla lingvo • skot-angla lingvo vd
Loĝloko Londono vd
Ŝtataneco SkotlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)Irlando vd
Alma mater Harris Academy vd
Partio Respekta Partio • Brita Laborista Partio • Workers Party of Britain vd
Profesio
Okupo politikisto • kolumnisto • politika verkisto • radio-prezentisto • televida prezentisto • propagandisto vd
Aktiva en Londono vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George GALLOWAY [gáloŭŭej] (naskiĝis la 16-an de aŭgusto, 1954) estas skota politikisto kaj parlamentano. Li estis elektita kiel ano de la Laborista Partio, por reprezenti elektodistrikton en Glasgovo, sed li estis forĵetita el tiu partio la 23-an de oktobro, 2003. Poste li kreiis novan politikan partion "Respect" (Respekto)

Galloway naskiĝis en Dundee kaj laboris en fabriko post la lernejaj jaroj. Poste li fariĝis organizanto por la Laborista Partio kaj ĝenerala sekretario de la bonvola organizaĵo War on Want ("Milito kontraŭ mizero"). Li fariĝis parlamentano en 1987 kiam li venkis la estron de la Brita Socialdemokratia partio, Roy Jenkins.

Galloway estas fidela maldekstrulo kaj restas kontraŭlo de privatigo kaj nukleaj armiloj kiam multaj en la Laborista Partio komencas akcepti ilin. Li ankaŭ estas forta subtenanto de la arabaj popoloj kaj kontraŭulo de okcidenta imperialismo. Li subtenas la palestinanojn kaj forte kritikas Israelon.

Li kontraŭstaris la militon en Irako de 1990 ĝis 1991 kaj forte kritikis la efikojn de la ekonomiaj sankcioj kontraŭ tiu lando. Li vizitis Irakon multfoje kaj poste oni moknomis lin la parlamentano por centra Bagdado. Dum la milito en 2003 Galloway priskribis Tony Blair kaj George W. Bush kiel lupoj. Poste aliaj parlamentanoj demandis ke oni forĵetu lin el la parlamenta grupo de laborpartiaj parlamentanoj, kiu eventuale okazis.

En 1988 Galloway kreis fonduson Mariam por helpi junan irakinon kiu suferas pro leŭkemio. Poste ĝi fariĝis ĝenerala fonduso por helpi irakanojn kaj samtempe subteni kampanjon kontraŭ ekonomiaj sankcioj. Pro la politika sinteno de Galloway la fonduso estis la objekto de forta ekzamendo kaj ankaŭ akuzoj pri luksaj elspezoj dum la vojaĝoj de Galloway al Irako. Oni multe kritikas lin en la ĉiutagaj gazetaĉoj pro siaj ŝajnaj ligoj al la reĝimo en Irako.

Post la disfalo de Bagdado, ĵurnalisto de la konservativa brita tagĵurnalo Daily Telegraph, ŝajne eltrovis dokumentojn en registaraj oficejoj. Je la 22-a de aprilo 2003 la ĵurnalo eldonis la dokumentojn kaj pretendas, ke Galloway ricevis £375 000 de la registaro. Galloway refutis tion kaj anoncis ke li intencas procesi kontraŭ la ĵurnalo pro kalumnio. En 2005 li sukcesis kontraŭ la "Daily Telegraph".

Similaj kalumnioj aperis en la grava usona ĵurnalo Christian Science Monitor. En julio de 2003 la Christian Science Monitor pardonpetis publike al Galloway kaj konfesis ke la eldonitaj dokumentoj estis falsaj.

Galloway opinias ke oni volas ataki lin ĉar li estas forta oponanto de la usona invado de Irako.

Li parlamentaniĝis en 2005, en Orient-Londona balota distrikto por "Respect".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]