George H. W. Bush

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George H. Bush

George Herbert Walker BUSH [ĝorĝ herbert ŭakr buŝ], la kvardek-unua prezidento de Usono, naskiĝis la 12-an de junio, 1924, en Milton, Masaĉuseco. George H. W. Bush estas 188 cm alta, kaj pezas ĉirkaŭ 90 kg. Post la dua mondmilito li eniras al la universitato Yale. Li edziĝis en 1945 kun Barbara Pierce. George W. Bush, la kvardek-tria prezidento, estas unu el la ses gefiloj de la paro. En 1992, Bush suferis pro tiroida malsano. Bush estas episkopano.

Dum lia administrado (1989-1993) okazis:

  • 1989- La krizo de la ŝparbankoj (Savings and Loan),
  • 1989- La invado de Panamio- problemo kun Noriega,
  • 1990- La disverŝo de petrolo el ŝipo Exxon Valdez en Alasko,
  • 1991- Disfalo de Sovetio,
  • 1991- Strategiaj-Armilaj Redukta Traktato (START) kun Gorbachev,
  • 1991- Milito de la Golfo Persa- pri Irako kaj Kuvajto,
  • 1992- La ago en Somalio.


Antaŭe:41-a
Prezidento de Usono
Poste:
Ronald Reagan1989-1993William J. Clinton

Eksteraj ligiloj

greke http://www.whitehouse.gov/history/presidents/gb41.html greke http://bushlibrary.tamu.edu greke http://george-bush-gulf-war.blogspot.com greke http://www.thememoryhole.org/mil/bushsr-iraq.htm greke http://www.snopes.com/politics/quotes/gulfwar.asp