George Lazenby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Lazenby
Persona informo
George Lazenby
Naskonomo George Robert Lazenby
Naskiĝo 5-a de septembro 1939
en Queanbeyan, Novsudkimrio, Aŭstralio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Aŭstralio vd
Familio
Edz(in)o Pam Shriver vd
Profesio
Okupo aktoromodelo • filmaktoro • scenaristo • televida aktoro vd
Aktiva dum 1969– vd
Verkado
Verkoj On Her Majesty's Secret Service vd
En TTT Oficiala retejo vd
Aktorado
Fama rolo rolo de James Bond
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George Lazenby ([gĵorĝ LEJznbi], naskiĝis la 5-an de septembro 1939 en Queanbeyan, Novsudkimrio, Aŭstralio) estas aŭstralia fotomodelo kaj aktoro. Li plej konatiĝis pro sia rolo de la agento James Bond en la kineja filmo On Her Majesty's Secret Service de 1969.

Kariero

George Lazenby post siaj lernejaj jaroj unue estis vendisto de aŭtomobiloj en Aŭstralio. En 1964 li translokiĝis al Anglio. Ankaŭ tie li komence vendis aŭtomobilojn, ĝis li renkontis la modan fotiston Chard Jenkins, kiu juĝis la junan aŭstralianon tre bonaspekta kaj konvinkis lin labori kiel fotomodelo. Li akceptis kaj sukcese aperis inter alie en varbaĵoj pri vestaĵoj, kosmetikaĵoj kaj ĉokolado, ne nur en Britio, sed ankaŭ en Germanio, Francio, Italio kaj Svislando.

Rolo de James Bond

Post la foriro de Sean Connery el la serio de kinejaj filmoj pri la brita fikcia agento James Bond la filmproduktisto Albert R. Broccoli urĝe serĉis posteulon por la titola figuro de la filmserio. La produktisto jam konis la tiam 29-jaran aŭstralianon, sed nur post kiam George Lazenby oficiale prezentis sian kandidatecon por la posteno, li akceptiĝis inter la eblaj kandidatoj. Lia bona aspekto kaj la fakto ke li pro multe da naĝado kaj atletiko havis tre sportecan korpon, fine kaŭzis ke li ricevis la rolon de la agento en la kineja filmo On Her Majesty's Secret Service, la unua kaj lasta filmo, en kiu la aktoro rolis la britan agenton. Pro tiu rolo li nomumiĝis por la filma premio Golden Globe Award en la kategorio "plej bona nova aktoro".

La filmprodukta firmao Eon Productions komence ofertis al li kontrakton pri sep jaroj kaj kvin kinejaj filmoj el la serio, sed li dumlonge ne subskribis, pro malinterkonsento pri kontraktaj detaloj. Nur post kiam la filmo jam estis finita, ĉiuj kontraktaj detaloj estis solvitaj, sed la aktoro pli kaj pli arogantis pro sia nova fameco kaj la ĉefoj de la filmprodukta firmao estis ĉagrenitaj pro la longega marĉandado, kaj decidis ke ili post tiu filmo serĉis plian, novan aktoron por la rolo. La fakto ke rezulte la aktoro ne akcentiĝis en la varbado pri la filmo, kaj ke la filma rolo estis kreita por la multe pli konata aktora kolego Sean Connery, kontribuis al ne tro granda sukceso de la filmo. Poste, George Lazenby aktoris en malpli konataj aventuraj filmoj, inter alie en pluraj parodioj pri James-Bond-filmoj, kaj plu fotiĝis por varbaĵoj.

Privata vivo

George Lazenby havis unuan geedzecon kun la gazeta heredantino Christine Townson. El tiu geedzeco rezultis du infanoj. En 2002 li komencis duan geedzecon kun la eksa tenisistino Pam Shriver. El tiu geedzeco rezultis tri infanoj. Aŭguste 2008 Pam Shriver anoncis divorciĝon.

Eksteraj ligiloj