George Phillips Bond

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
George Phillips Bond
Persona informo
Nomo George Phillips Bond
Dato de naskiĝo 20-a de majo 1825
Loko de naskiĝo Dorchester (Masaĉuseco)
Dato de morto 17-a de februaro 1865
Loko de morto Kembriĝo (Masaĉuseco)
Okupo
Aĝo je morto 39
v  d  r
Information icon.svg

George Phillips Bond (naskiĝis la 20-an de majo 1825 en Dorchester (Masaĉuseco), mortis la 17-an de februaro 1865 en Kembriĝo (Masaĉuseco)) estis usona astronomo kaj kartografo Li estis filo kaj kunlaboranto de la astronomo William Cranch Bond.

Li komence interesiĝis pri la naturscienco kaj la birdoj; sed post la morto de sia pli aĝa frato William Cranch Bond Jr., li devontiĝis sin turni al astronomio.

En kunlaborado kun sia patro, li malkovris la 16-an de septembro 1848, novan sateliton de Saturno[1], kiun, du tagoj poste, William Lassell remalkovris sendepende kaj nomis Hiperiono[2].

Ili malkovris la ringon C de Saturno kaj studis la Orion-nebulon.

Ili malvolvis la astrofotografion: en 1850 ili fotis Vegan kaj, en 1857, Mizaron (ζ de la Granda Ursino), per la teleskopo de 38 cm de la observatorio de Harvard (kies William Cranch Bond estis direktoro).

Li malkovris plurajn kometojn, kies orbitojn li kalkulis; kaj sugestis ke la fotografio utilus por mezuri la videblan magnitudon de la steloj.

En 1853 li faris la unuan topografian mapon de la Blankaj Montoj[3] en Nov-Hampŝiro.

Je la morto de sia patro en 1859, li reprenis lian postenon de direktoro de la observatorio de la Universitato Harvard.

Li mortis pro tuberkulozo en 1865.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Li ricevis la Oran Medalon de la Royal Astronomical Society en 1865[4] sed la medalo alvenis al li nur post lia morto.

Post lia morto oni donis lian nomon al :

Estis nomataj honore al patro kaj filo Bond :

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. Hiperiono, netipa satelito (el "Le club d'Astronomie de la réserve naturelle Hettange-Grande") (france)
  3. George P. Bond. Map of the White Mountains of New Hampshire (angle)
  4. Notico pri la Ora Medalo donacita al George P. Bond (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]