George Psalmanazar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
George PSALMANAZAR (1679-1763)

George PSALMANAZAR (naskiĝis en 1679 - mortis en 1763) estas kaŝnomo de mistifikisto kiu aperis en Eŭropo en la 17-a jarcento deklarante sin japano aŭ ĉino konvertita al kristanismo. Malgraŭ lia eŭropa aspekto, inkluzive bluaj okuloj, multaj homoj kredis lin franca.

Li iris al Britio kie li fariĝis anglikana pastro kaj publikigis tutan fikcian Historical and Geographical Description of Formosa (Historia kaj Geografia Priskribo pri Tajvano) en 1704 kiu inkluzivas la fikcian "Formosa lingvo". Universitato de Oxford eĉ invitis lin instrui al ĝiaj studentoj la "Formosan" lingvon. Anglikana episkoparo mendis al li formosanan tradukon de anglikana katekismo.

Li konfesis sian mistifikon en membiografio publikita en 1764, post lia morto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]