George S. Patton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George S. Patton juna, 1943

George Smith PATTON, juna (naskiĝis la 11-an de novembro 1885 en San Gabriel, Kalifornio; mortis la 21-an de decembro 1945 en Heidelberg) estis usona generalo dum la dua mondmilito. Li multe okupiĝis pri tankoj kaj modernigo de la tankaj fortoj de la usona armeo.

Li estis ĉefkomandanto de la usonaj fortoj dum la nord-afrika surbordiĝo (novembro de 1942), kiel anstataŭiganto de Eisenhower. Oni nomumis lin en marto de 1943 al 2-a usona korpuso, batalanta en Tunezio. Tiu korpuso batalis kun 8-a armeo de Montgomery kontraŭ Tunis.

Li estis komandanto de la 7-a armeo dum la surbordiĝo en Sicilio. Li gvidis la 3-an armeon en bataloj de Normandio (1944). Li havis gravan signifon en kontraŭpuŝo de la ardennek-a ofensivo. Li trapasas en marto de 1945 la Rejnon kaj atingas fine de aprilo la linion de la Danubo.

Li estis kolerema, kuraĝparola, kelkfoje brutala generalo kaj elstara organizanto, komandanto de la taĉmentoj. Li mortis en decembro de 1945 en aŭtomobila akcidento.

Literaturo

  • Ladislas Farago: The last days of Patton, Berkley Books, New York 1982, ISBN 0-425-05388-1
  • George Forty: The armies of George S. Patton, Arms & Armour, London 1996, ISBN 1-85409-295-2
  • Stanley P. Hirshson: General Patton, Harper Collins, New York 2002, ISBN 0-06-000982-9
  • Earle Rice: George Patton, Chelsea House Publ., Philadelphia, Penn. 2004, ISBN 0-7910-7403-X
  • Trevor Royle: Patton: Old Blood and Guts. – London : Weidenfeld & Nicolson, 2005. – ISBN 0-297-84676-0