George Santayana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Santayana
George Santayana en 1936
George Santayana en 1936
Persona informo
George Santayana
Naskonomo Jorge Agustín Nicolás Ruiz de Santayana y Borrás
Naskiĝo 16-an de decembro 1863 (1863-12-16)
en Madrido
Morto 26-an de septembro 1952 (1952-09-26) (88-jaraĝa)
en Romo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per stomaka kancero vd
Tombo Campo Verano vd
Religio Kristana ateismo vd
Lingvoj hispanaangla vd
Loĝloko Avilo • Beacon Street vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato HarvardHumboldt-Universitato en BerlinoKing's College • Harvard College • Bostona Latina Lernejo vd
Subskribo George Santayana
Familio
Patro Agustín Ruiz de Santayana vd
Patrino Josefina Borrás vd
Edz(in)o
Profesio
Alia nomo George Santayana vd
Okupo filozofoverkisto • poeto • romanisto • eseisto • universitata instruisto vd
Laborkampo filozofio • kreiva kaj profesia verkado • poezio vd
Filozofo
Hispanio, Usono
19-a/20-a jarcentoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George SANTAYANA, naskita kiel Jorge Agustín Nicolás Ruiz de Santayana y Borrás la 16-an de decembro 1863 en Madrido, mortinta la 26-an de septembro 1952 en Romo, estis filozofo kaj verkisto. Li verkis eseojn, novelojn kaj poemojn.

Kvankam Santayana naskiĝis en Hispanio kaj tie vivis ĝis 1872, li poste vivis kaj kleriĝis en Usono, verkis angle kaj estas konsiderata usona literaturisto, kvankam kun tre klaraj hispanaj (ne nepre hispaniaj) radikoj.

Biografio

Kiel infano Santayana vivis en Avilo (Hispanio); lia patro Agustín Ruiz de Santayana estis diplomato kaj pentristo. Lia patrino Josefina Borrás estis filino de hispana oficisto de la Filipinoj; Agustín estis ŝia dua edzo post vidviĝo de George Sturgis, komercisto el Bostono.

Jorge/George estis la sola ido de la geedzeco. La familio vivis en Avilo kaj Madrido ĝis 1869; tiam la patrino kun siaj filoj el la unua geedzeco reiris al Bostono kaj lasis Jorge kun lia patro. En 1872 patro kaj filo sekvis ŝin, sed la patro, al kiu ne plaĉis Bostono, reiris al Hispanio kaj lasis la knabon kun lia patrino.

Santayana, kiu usonigis sian antaŭnomon al George, vizitis la gimnazion Boston Latin School kaj la Universitaton Harvard. Tie li estis disĉiplo de William James kaj Josiah Royce; ĉi lasta patronis lian disertaĵon.

Post diplomiĝo en 1886 li dum du jaroj studis en Berlino, poste reiris al Harvard por verki disertaĵon pri Rudolf Hermann Lotze. Li tie instruis filozofion en la ora epoko de Harvard. Kelkaj liaj studentoj poste mem famiĝis, ekzemple T. S. Eliot, Gertrude Stein, Wallace Stevens, Walter Lippmann kaj Harry Austryn Wolfson.

Santayana neniam edziĝis. Heredaĵo de lia patrino en 1912 permesis al li emeritiĝi kaj pasigi la ceteron de sia vivo en Eŭropo. Kelkajn jarojn li loĝis en Parizo kaj Oksfordo; ĉirkaŭ 1925 li ekloĝis en Romo, kie li restis ĝis sia morto en 1952.

Dum tiuj ĉi 40 jaroj en Eŭropo li verkis 19 librojn kaj okupis diversajn akademiajn postenojn.

Verkoj

Precipaj verkoj de Santayana estas:

  • The sence of beauty (1896, = la senso pri beleco), pri estetiko
  • Interpretations of Poetry and Religion (1900, = interpretaĵoj de poezio kaj religio)
  • The life of reason (5 volumoj, 1905/6, = la vivo de racio), pinto de lia kariero en Harvard
  • The realms of being (4 volumoj, 1927–40, = la regnoj de estado)
  • The Last Puritan (lia sola romano, 1938, = la lasta puritano)