George Soros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
George Soros

George SOROS (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1930 en Budapeŝto kiel SOROS György [ŝoroŝ Djordj]) estas financisto, spekulisto kaj filantropo, filo de la Esperanto-verkisto Tivadar Soros.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Soros migris al Anglio en 1947 kaj diplomiĝis ĉe London School of Economics (Londona ekonomika lernejo) en 1952. En 1956 li migris al Usono. Li estas prezidanto de Soros Fund Management (fondusa manaĝado Soros) kaj de Open Society Institute (Instituto por malferma socio).

Soros subite famiĝis ekde septembro 1992, kiam, opiniante ke la brita pundo estas supertaksata, li forte spekulis kontraŭ ĝi. Bank of England (Banko de Anglio) estis devigata forigi la pundon el la eŭropa ŝanĝkurzosistemo, kaj Soros dume gajnis unu miliardon da usonaj dolaroj. Li estis kromnomita "la homo kiu disrompis la Bankon de Anglio". En 1997, en similaj cirkonstancoj, la malajzia ĉefministro Mahathir bin Mohamad akuzis Soros-on malsuprentiri la malajzian ringiton.

Soros aktivas kiel filantropo de 1979, kiam li komencis havigi monrimedojn por helpi nigrulojn studi en University of Cape Town (La Kaburba Universitato) en la rasapartisma Sudafriko. La filantropa fonduso de Soros en Orienta Eŭropo plej ofte aperas tra Open Society Institute kaj naciaj Soros-Fondusoj, kiuj foje funkcias sub aliaj nomoj, ekzemple Stefan Batory Foundation en Pollando.

Dum longaj jaroj Soros ne implikiĝis en la usonan politikon, sed tio ŝanĝiĝis kun prezidanto George W. Bush, kiun Soros klopodis malhelpi reelektiĝi per investo de 5 milionoj da usonaj dolaroj kun MoveOn.org por forigi Bush-on.

Li verkis The Bubble of American Supremacy ("La veziko de usona supereco"), kiu aperis en januaro 2004.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La patro de George Soros, Teodoro Ŝvarc, estis esperantisto; oni povas interpreti la familian nomon 'Soros' alprenitan dum la tridekaj jaroj kiel aludon al Esperanto (ĝi estas la futura formo de la verbo sori), sed ne ekzistas certeco pri tio laŭ la tradukinto de pluraj verkoj de Soros, Humphrey Tonkin[1]. Dum lia junaĝo en la 1930-aj kaj la 1940-aj jaroj en Budapeŝto, oni parolis Esperanton en la hejmo. Ofte troviĝas informoj, ke George Soros estus denaska parolanto de Esperanto, sed laŭ Humphrey Tonkin tio ne estas vera[1]; hodiaŭ Soros ne plu uzas la lingvon.[2]

Esperanto-verkistoj kaj aliaj esperantistoj vizitadis ilian hejmon, kaj kiam la juna George Soros en 1947 foriris el Hungario al Britio tra Svislando, partopreninte en la 32-a Universala Kongreso de Esperanto en Berno,[3] inter liaj unuaj faroj estis ligi kontaktojn kun la britaj esperantistoj en Londono. Tio laŭ li pruvis la utilecon de Esperanto, ĉar "kien ajn oni iris, oni trovis iun kun kiu oni povis paroli [en Esperanto]".[4] Tion George Soros diris dum simpozio From Zamenhof to Soros: A Symposium ("De Zamenhof al Soros: Simpozio") organizita de la Universala Esperanto-Asocio en Novjorko la 15-an de decembro 2010 (okaze de la Zamenhofa tago), kiam prezentiĝis anglalingva traduko de la libro Modernaj Robinzonoj de lia patro. George Soros mem ĉeestis dum proksimume unu horo, el kio li dum deko da minutoj prelegis pri la rilatoj inter Esperanto kaj sia familio. Petita de ĵurnalisto, George Soros citis parton de la poemo La vojo de L. L. Zamenhof kiun li kiel junulo lernis.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 http://www.transparent.com/esperanto/the-billionaire-native-esperanto-speaker/
  2. Calvo, José Manuel: SOROS. El millonario que quería ser filósofo. El País, 2008-09-21
  3. Schwartz, Teodoro: Modernaj robinzonoj en la siberia praarbaro. Eldonejo Bero : Berkeley, 1999. Dua, redaktita eldono. Paĝo IX (en la antaŭparolo de Humphrey Tonkin).
  4. Alison Leigh Cowan: How Do You Say ‘Billionaire’ in Esperanto? In The New York Times, 2010-12-16
  5. Libera Folio: George Soros ĉeestis simpozion de UEA

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « George Soros » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»