George Topîrceanu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
George Topîrceanu

George TOPÎRCEANU [ĝeORĝe topirĈAnu] (21-a de marto 1886, Bukareŝto7-a de majo 1937, Iaşi) estis rumana poeto, verkisto, memoraĵisto kaj publicisto, membro-korespondanto de la Rumana akademio ekde la 1936-a jaro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

George Topîrceanu naskiĝis la 21-an de marto 1886 al felisto Gheorghe kaj teksistino Paraschiva Topîrceanu el la urbo Sibiu.

Li vizitadis la bazan lernejon (18931895) en Bukareŝto kaj en la setlejo Şuici, kie liaj gepatroj loĝis dum iom da tempo. Poste (18981906) li lernis en la liceo «Matei Basarab kaj sankta Sava».

Topîrceanu debutis en la jaro 1904 en la humura revuo Belgia Orientului («Belgio de la oriento»). Samtempe li kunlaboras ankaŭ kun aliaj revuoj: Duminica («Dimanĉo»), Revista noastră («Nia revuo»), Revista ilustrată («La ilustrita revuo»). Enskribiĝinte en la jaro 1906 en la juran fakultaton, Topîrceanu forlasas ĝin, sen fini la studon. Laboretante en diversaj malgrandaj postenoj, li skribas por la revuoj Sămănătorul, Neamul românesc literar («La literatura rumana lingvo»), Ramuri («Branĉoj»), kaj poste interproksimiĝas kun la rondo de la revuo Viaţa românească («La rumana vivo»), en kiu li komencas labori en la jaro 1909 kun la parodio Răspunsul micilor funcţionari («La respondo al la etaj oficistoj»).

Interamikiĝinte kun Garabet Ibrăileanu (kun kiu li ankaŭ interhavas interesan korespondadon), George migras al Iaşi (1911) kaj iĝas membro de la redaktistaro de Viaţa Românească. Kune kun Mihai Sevastos li eldonas la revuon Teatrul (19121913).

Rekrutigite, li partoprenas la bulgaran kampanion, kaj poste la Unuan mondmiliton, sed iĝas kaptita dum la unuaj tagoj en Tutrakan (1916) kaj restas en kaptiteco ĝis la jaro 1918. La sperto de tiuj du jaroj respeguliĝis en liaj verkoj.

Samtempe Topîrceanu eldonas du siajn unuajn librojn: «Gajaj baladoj» kaj «Originalaj parodioj» (1916). Reveninte al Iaşi, li redaktas kune kun Mihail Sadoveanu la revuon Însemnări literare («Literaturaj rimarkoj»), ĝis la reviviĝo de Viaţa Românească (1920).

Postaj liaj libroj, kiel «Gajaj kaj malgajaj baladoj», «Amara migdalo» kaj aliaj, ekhavas grandan sukceson ĉe la publiko kaj la gazetaro, precipe la poezio, pro kiu li ricevas la Nacian premion en la jaro 1926.

En la jaro 1934 Topîrceanu komencas publikadon de la satira romano «La mirakloj de Sankta Sisoo» en Revista fundaţiilor regale (la romano ne estis finita). En la jaro 1936 oni elektas lin kiel membron-korespondanton de la Rumana akademio.

Topîrceanu havis edzinon Victoria Iuga, kiu estis lerneja instruistino. Ili havis filon nomitan Gheorghe. La geedzeco, dekomence kreita pro amo, baldaŭ iĝis malfeliĉa pro la malĉasta vivo kaj fojfoja alkoholumemo de George. Ne havante forton por sin deteni, Topîrceanu suferis, kaj ankaŭ tiu ĉi parto de lia vivo respeguliĝis en liaj verkoj.

Topîrceanu mortis en la jaro 1937 en Iaşi pro hepata kancero.

Publikigitaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Balade vesele («Gajaj baladoj», 1916)
  • Parodii originale, («Originalaj parodioj», 1916)
  • Amintiri din luptele de la Turtucaia («Memoraĵoj pri la luktoj de Tutrakan», 1918)
  • Strofe alese. Balade vesele şi triste («Elektitaj strofoj. Gajaj kaj malgajaj baladoj», 1920)
  • În ghiara lor… Amintiri din Bulgaria şi schiţe uşoare («En iliaj ungegoj… Memoraĵoj el Bulgario kaj malproksimaj dezertoj», 1920)
  • Migdale amare («Amara migdalo», 1928)
  • Scrisori fără adresă, proză umoristică şi pesimistă («Leteroj sen adreso, humura kaj pesimista prozo», 1930)
  • Pirin-Planina, epizoduri tragice şi comice din captivitate («La monto Pirin, tragediaj kaj komikaj epizodoj de kaptiteco», 1936)