George Wettling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Wettling
Persona informo
Naskiĝo 28-an de novembro 1907 (1907-11-28)
en Topeka
Morto 6-an de junio 1968 (1968-06-06) (60-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • pentristo • drumisto
vdr
Ekde maldekstre: Ernie Caceres, Bobby Hackett, Freddie Ohms kaj George Wettling, Nick's, Novjorko, 1940-aj jaroj. Foto de William P. Gottlieb.

George Godfrey WETTLING (* 28-an de novembro 1907 en Topeka en Kansasurbo; † 6-an de junio 1968 en Novjorko) estis grava blankula frapinstrumentisto de diksilando kaj svingo de la Ĉikago-stilo, kiu ankaŭ renomiĝis kiel.

Wettling kontaktis kun ĵazo, kiam li komence de 1920-aj jaroj en Ĉikago, kie li en 1921 ekloĝis kun sia familio, aŭskultis la bandon de King Oliver. Aparte lin impresis Baby Dodds ĉe frapinstrumentaro, lia posta modelulo. Li estis parto de la ĉikaga ĵazmondeto kaj faris meze de la 1930-aj jaroj unuajn sonregistraĵojn kun Paul Mares. En 1935 li iris al Novjorko al la orkestro de Jack Hylton. Li ludis en la bandegoj de Artie Shaw (1936), Bunny Berigan (1937), Red Norvo kaj ekde 1938 ĝis 40 ĉe Paul Whiteman.

Poste li ludis precipe en pli grandaj ensembloj, ekz. kun Muggsy Spanier, triope kun Bud Freeman kaj Jess Stacy (ekde 1938), ĉe Eddie Condon (ĉe ties Town Hall Broadcast Concerts kaj en ties klubejo), Jimmy McPartland kaj Wingy Manone. En 1942 li estis membro de la Chico Marx Orchestra. Ĉefprofesie li laboris ekde 1943 ĝis 1952 kiel studiomuzikisto ĉe radiostacio ABC. Wettling kunlaboris ankaŭ Benny Goodman, Sidney Bechet kaj Billie Holiday; krome li sonregistris je kelkaj ŝelakdiskoj por Black & White Records. Dum la 1950-aj jaroj li estis ĉefe konata kaj ŝatata (liaj bildoj pendas ankaŭ en muzeoj) kiel abstrakta (kubisma) pentristo. Foje li ankaŭ verkis recenzojn por Down Beat kaj Playboy.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]