George Wilson Burn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Wilson Burn
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1847 (1847-06-30)
Morto 11-an de novembro 1935 (1935-11-11) (88-jaraĝa)
en Cromer
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto • ĝenerala kuracisto
vdr

George Wilson BURN (naskita la 30-an de junio 1847 en Londono; mortinta la 11-an de novembro 1935 en Cromer[1], Norfolk) estis angla esperantisto.

George Wilson Burn studis medicinon en St Bartholomew's Hospital en Londono kaj diplomiĝis en 1873. Poste li laboris kiel kuracisto en Brixton ĝis 1901. Post la pensiiĝo li loĝis en St Albans kaj Cromer.[1]

Li estis instruisto por la korespondaj kursoj de Brita Esperanto-Asocio de 1926 ĝis 1932. Krome li verkis por diversaj gazetoj, precipe por The Esperanto Monthly (de 1912 ĝis 1922).

Fontoj[redakti | redakti fonton]