Georges-André Chevallaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georges-André Chevallaz
Persona informo
Georges-André Chevallaz
Naskiĝo 7-an de februaro 1915 (1915-02-07)
en Laŭzano
Morto 8-an de septembro 2002 (2002-09-08) (87-jaraĝa)
en Laŭzano
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Laŭzano vd
Partio Libera Demokratia Partio de Svislando vd
Familio
Infanoj Martin Chevallaz • Olivier Chevallaz vd
Profesio
Okupo politikistohistoriisto vd
Laborkampo politikohistoriografio vd
Aktiva en Berno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georges-André CHEVALLAZ (naskiĝis la 7-an de feburaro 1915 en Laŭzano kaj mortis la 8-an de septembro 2002 samurbe, civitano de Montherod) estis svisa politikisto kaj membro de la Radikal-Demokrata Partio de Svislando. Li estis membro de la Federacia Konsilio de Svislando de 1974 ĝis 1983 kaj federacia prezidanto en la jaro 1980.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Georges-André Chevallaz studis historion en la Universitato de Laŭzano kaj finis sian studadon en la jaro 1937 kiel licenciato pri filozofio. En 1937-1938 li faris eksterlandan aldonstudon en Parizo. Ek de 1942 li estis isntruisto ĉe la École supérieure de commerce [Supera komerca lernejo] en Laŭzano. En 1949 li doktoriĝis. De 1955 ĝis 1958 li estis la givdanto de la kantona biblioteko kaj docento pri historio kajn diplomatio ĉe la Universitato de Laŭzano. De 1949 ĝis 1957 li estis membro de la komunuma konsilio kaj de 1957 ĝis 1973 urba prezidanto de Laŭzano. En la jaro 1964 li estis vicprezidanto de la nacia ekspozicio Expo64 en Laŭzano. Li subtenis la konstuadon de aŭtovoja tunelo tra la Granda Sankt-Bernardo. Ek de 1958 ĝis 1973 li estis membro de la Nacia Konsilio de Svislando. De 1970 gixs 1970 li esits prezidanto de la frakcio de la Radikal-Demokrata Partio de Svislando en la Federacia Asembleo. La 5-an de decembro 1973 li elektiĝis kiel membro de la Federacia Konsilio de Svislando.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La informoj en ĉi-tiu teksto baziĝas sur la teksto en la germanlingva vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]