Georges Kersaudy

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Georges Kersaudy

Georges KERSAUDY (naskiĝis en 1921) estas franca esperantisto.

Tre juna li eklernis plurajn latinidajn kaj ĝermanajn lingvojn kaj ekkonis en 1936 ke la scio de Esperanto malfermas privilegian aliron al la centr- kaj orient-eŭropaj lingvoj. De 1941 ĝis 1946, li diplomitiĝis en la Sorbono pri germana lingvo, usona literaturo kaj civilizo, skandinavaj lingvoj kaj literaturoj kaj rumana filologio. Samepoke li diplomitiĝis ĉe Ecole Nationale des Langues Orientales Vivantes (Langues Zo') pri rusa rumana hungara finna kaj akiris bonan konon de multaj aliaj lingvoj.

Eklaborinte ĉe la Franca Prieksterlanda Ministerio, li poste fariĝis tradukisto ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kaj ĉe la Eŭropunia ministrkonsilio li plenumis oficojn en diversaj ĉefurboj sur kvar kontinentoj, dume partoprenante misiojn en la tuta mondo kaj agante kiel oficiala faka tradukisto ĉe la Apelacia Tribunalo de Parizo. Li tiamaniere verkis oficialajn tradukojn el kvindeko da lingvoj.

[redakti] Verkoj

  • Langues sans frontières. À la découverte des langues de l'Europe, (Lingvoj senlime. Malkovrante la lingvojn de Eŭropo), Éditions Autrement, Sept. 2001, Collection Frontières, ISBN 2746701251, 383 paĝoj.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo Intervjuo kun Georges Kersaudy el Le monde de l'espéranto
Ekstera ligilo Langues sans frontières sur la TTT-ejo de SAT-Amikaro
Ekstera ligilo Pri Langues sans frontières sur la Forumo franc-germana
Ekstera ligilo  Kersaudy ĉe Forumo de la lingvoj de la mondo (25-an de majo 2003, Tuluzo)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj