Georges Ohsawa

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Georges OHSAWA (18-a de oktobro 189323-a de aprilo 1966) estas la kaŝnomo elektita de Yukikazu SAKURAZAWA, kreanto de Makrobiotiko.

Li lernis 1913 al Nishibata Manabu, disĉiplo de Sagen Ishizuka, en Tokio, kaj partoprenis movadon Shoku-yo Kai.

Li decidis proponi al la okcidenta kulturo sian personan sperton rilate al la prasaĝo, danke al kiu li ekhavis enviindajn bonfarton kaj vivenergion, kiam eĉ la okcidenta medicino, al kiu lia familio sin konfidis, diagnozis nesavebla lian malbonfarton. Li multe vojaĝis kaj fondadis skolojn kaj makrobiotikajn centrojn en Nordameriko kaj Eŭropo, tie li elektis Francion sia dua patrujo kaj en tiu lando longe vivadis.

Li verkis multajn librojn, la plimulto en la japana poste ankaŭ en franca kaj angla lingvoj, kaj de tiam oni tradukis plurajn en aliajn lingvojn. Lia unua verko, en Eŭropo eldonita ĉe la franca eldonejo J. Vrin en 1931, estas "Le Principe Unique de la Science et de la Philosophie de l’Extrème Orient" (La Unika Principo de la Ekstrem-Orientaj Scienco kaj Filozofio).

En siaj verkoj Georges Ohsawa asertas la efikecon de ekstrem-orientaj jarmilaj filozofiaj principoj kiel ankoraŭ nunaj efikaj kriterioj por malkovri en ĉiuj naturaj fenomenoj la manifestadon de Sola Principo.

Li mortis 1966, 73-jaraĝa.