Georges Ramboux

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-R

Georges RAMBOUX (ranbu), (ps. Max Roub), franco, pastro kaj ĵurnalisto. Naskiĝis en la 28-a de julio 1887 en Reims. Direktas aŭ redaktas multajn katolikajn revuojn en Francujo, kunlaboranto de la Papa Katolika Jarlibro, ktp. De 1910 kunlaboris en la katolika Esperantista movado. En 1924 direktoro de „Espero Katolika“. Fondis dusemajnan gazeton „Katolika Vivo“ (1931). Restarigis la francan katolikistan Ligon Esperantistan (1924), kies sekretario li estis, poste prezidanto ĝis 1932. Organizis Katolikan Esperanto-Kongreson en Paris, 1925. Fondis „Skolta Heroldo,“ 1926.

Aldona informo (ne el EdE): Georges Ramboux mortis en 1964.