Georges Stroele

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Georges STROELE [strole] (naskita la 18-an de februaro 1879 en Couvet; mortinta la 7-an de oktobro 1943[1]) (ps. Goso, G.S.) estis svisa esperantisto, membro de la Lingva Komitato kaj profesoro (duagrada instruisto).

Stroele estis ano de la socialista partio, laboris por instruistaj asocioj ktp. Dum jaroj li estis estro de la loka Esperanto-grupo de Couvet (kantono Neŭŝatelo). Li gvidis multajn kursojn. Prezidanto de la Ekzamena Komitato de Svisa Esperanto-Societo (SES). Ĉefa recenzanto en la revuo ,Esperanto' (UEA). Tradukaĵoj en ,Esperanto', en ,La Revuo' ktp. Kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.

Stroele, el recenzista gildo
Karesas ame ĉiun belon,
Kvankam atentas la nivelon,
Recenzas li kun kora mildo.
(Kalocsay, Rimportretoj.)

Literaturo

Fontoj

  1. Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 6.