Georges Warnier

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Georges WARNIER [varnje'] (naskiĝis la 5-an de oktobro 1884 en Parizo, mortis en septembro 1953) estis franca esperantisto kaj administranto de komercaj societoj.

Li estis agema membro de Rotary-Club. Li esperantiĝis en 1903 kaj de tiu momento ne ĉesis propagandi per ĉiuj rimedoj. En 1906 li fondis la „Librejon de Esperanto“. De 1906 ĝis 1913 li gvidis multajn kursojn. Li estis sekretario de la 10-a Universala Kongreso en Parizo 1914. Li estis prezidanto de la Pariza grupo de 1924. Li prezidis la Lokan Komitaton de la 24-a Universala Kongreso en Parizo 1932, kaj tiun kongreson li sukcesigis malgraŭ gravegaj malfacilaĵoj.

Malavare li en 1928 fondis kun Ernest Archdeacon la Domon de l' Esperanto, kiu subtenis ĉiujn praktikajn formojn de propagando en Francio, kaj kies vicprezidanto li estis. Li disvastigis Esperanton ĉe la Rotarianoj. Li estis membro de la Konsilantaro de la Internacia Cseh-Instituto de Esperanto; li efike helpis al enkonduko de tiu ĉi instrumetodo en Francio, kaj al ĝia sukceso.

Li estis unu el la plej agemaj francaj propagandistoj, precipe en komercistaj medioj. Krom artikoloj, li verkis kun Gabriel Chavet:

Georges Warnier estis ofta gasto de la kabaredo "Tri koboldoj". Li mortis dum septembro 1953 pro aŭtomobilakcidento.

Ŝablono:Ĝermo-esperantisto