Georges de La Tour

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Georges de la Tour)
Georges de La Tour
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1593 (1593-03-13)
en Vic-sur-Seille
Morto 30-an de januaro 1652 (1652-01-30) (58-jaraĝa)
en Lunéville
Mortokialo epidemio
Ŝtataneco Lorena duklando
Subskribo Georges de La Tour
Okupo
Okupo pentristo • konstrua desegnisto
Verkoj The Apparition of the Angel to St. Joseph
vdr

Georges de LA TOUR [Ĵorĵ de la Tur] naskiĝis je la 13-a de marto 1593 en Vic-sur-Seille [Vik-sur-Sej] kiu troviĝas nuntempe en Francio, en la regiono Loreno, en la departemento Mozelo [en la franca : Moselle]. Li mortis je la 30-a de januaro 1652 en Lunéville (nun en la departemento Meurthe-et-Moselle).

Saint Joseph charpentier Sankta Jozefo ĉarpentisto, 1642, Louvre-Muzeo, Parizo

Li estas lorena pentristo el la baroka epoko sub la influo de norda, itala kaj franca kulturoj. Samtempulo de Jacques Callot kaj de la fratoj Le Nain, La Tour estas akrevida observanto de la ĉiutaga realaĵo. Lia forta emo al naturalismo kaj lia atenta zorgemeco koncerne la kunagadon de ombro kaj lumo faras el li unu el la plej originalaj daŭrigantoj de la pentrarto ekiĝanta kun Caravaggio.

Lia vivo[redakti | redakti fonton]

Georges de La Tour estis la filo de panistestro : li estis la dua de sep infanoj. Pri liaj juneco kaj lerntempo postrestas nenio konata : oni ekzemple ne scias, kiel li interesiĝis pri pentrado. En la jaro 1618, li edziĝis kun Diane LE NERF, la filino de financadministranto de la duko de Loreno. ĝ

Lia verkaro[redakti | redakti fonton]

Karakterizaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĝin karakterizas grandega majstreco koncerne la lumfontojn, kio ofte ebligas tuj rekoni ĝin kiel pentraĵon faritan de Georges de La Tour (aŭ de samskolulo); pentraĵo de li ĵus ekviditas, eĉ al nespertuloj kiuj jam vidis kelkajn de li antaŭe. La verkoj de La Tour tre ofte enscenigas klarobskurajn interiorojn ĉe kandela lumo.

Listo de pentraĵoj videblaj en diversaj muzeoj[redakti | redakti fonton]

  • en Loreno :
  • en la cetera Francio :
    • en Albi, en la Muzeo Toulouse-Lautrec :
    • en Grenoble, en la Muzeo pri Belaj Artoj :
      • Sankta Hieronimo kun aŭreolo
    • en Nanto, en la Muzeo pri Belaj Artoj,
      • La Anunciacio al Sankta Jozefo (ĉirkaŭ 1650)
      • La vjelo-ludanto (vidu malsupre en la galerio)
      • La Forneado de Petro
    • en Parizo, en la Louvre-Muzeo :
    • en Rennes, en la Muzeo pri Belaj Artoj :
      • La Nov-naskito (ĉirkaŭ 1640-1645, vidu sube en la galerio)
  • en la cetera Eŭropo :
  • en la cetera mondo :
    • en Malibu (Kalifornio/Usono), en la Paul-Getty-Muzeo
      • Batkvereloj inter muzikludantoj
    • en Nov-Jorko, en la Metropolitana Muzeo :
      • La Divenistino (ĉirkaŭ 1635)
      • Magdalena pentofaranta (ĉirkaŭ 1640-1645)
    • en Vaŝingtono, en la Nacia Galerio de Artoj :
      • Magdalena pentofaranta (ĉirkaŭ 1640)

Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

en la franca[redakti | redakti fonton]

en la germana[redakti | redakti fonton]