Georgi Dimov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bulgaraj geesperantistoj

Georgi DIMOV (1906-1999),esperantisto de 15-jara aĝo, forpasis la 7-an de marto en Varno (Bulgario). Ekkoninte en 1934 la Cseh-metodon, de 1940 li instruis la lingvon multloke: en tuta Bulgario, en Islando, Finnlando, Pollando, Afriko kaj laste, 10 jarojn antaŭ la forpaso, al veteranoj-esperantistoj en Varna. Dimov kuntradukis la klasikan bulgaran romanegon Sub la jugo (1959), kunkompilis grandan E-bulgaran vortaron (1963), verkis ĉiugradajn lernolibrojn, vortarojn, gramatikojn kaj metodikajn artikolojn. Li estis delegito pri Ĉseh-metodo kaj turismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]