Georgia Markolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georgia Markolo matene

La Georgia Markolo estas 240 kilometrojn longa markolo inter Vankuvera Insulo (kaj la apuda Golf-Insularo) kaj la ĉeftero de Brita Kolumbio. Ĉe la suda finaĵo ĝi kuniĝas kun la Puĝeta Fjordo kaj la Markolo Juan de Fuca, dum ĉe la norda finaĵo ĝi kuniĝas kun la Jonstona Markolo.

Pluraj gravaj insuloj troviĝas en la Georgia Markolo, la plej granda el ili Insulo Texada kaj Insulo Lasqueti. La markolo estas grava navigejo je la okcidenta marbordo de Nordameriko pro la tiea ĉeesto de la haveno de Vankuvero. La du plej uzataj ŝipvojoj de Pramoj de Brita Kolumbio transiras la Markolon, ligante Tsawwassen (sude de Vankuvero) kun Swartz Bay (norde de Viktorio) kaj Horseshoe Bay (norde de Vankuvero) kun Nanaimo.

Indiĝenaj nacioj loĝas ambaŭflanke de la markolo jam dum jarmiloj, sed la unua eŭropano kiu ĝin esploris estis Jose Maria Narvaez de Hispanio, kiu alvenis en 1791. La markolo ricevis sian nunan nomon (en la formo "Georgia Golfo") de George Vancouver de Britio en 1792 dum liaj granda esplorvojaĝo laŭ okcidenta marbordo de Nordameriko.

Inter la urboj kaj urbetoj ĉe la bordoj de Georgia Markolo estas Courtenay/Comox, Qualicum Beach, Parksville, Lantzville kaj Nanaimo okcidente kaj Powell River, Sechelt, Gibsons, kaj Aglomeraĵo Vankuvero oriente. Sude de la landlimo en Usono, Bellingham (Vaŝingtonio) kaj aliaj komunumoj ankaŭ kuŝas je la orienta bordo de la Georgia Markolo. Aliaj komunumoj sur Vankuvera Insulo (kiel Duncan) kaj la ĉeftero estas apartigitaj de Georgia Markolo per insuloj aŭ estas sufiĉe sude ke oni konsideras ilin en Puĝeta Fjordo.

La Georgia Marolo estas konata kiel bonega loko por akvopulma plonĝado.

En la malfruaj 1960-aj jaroj la (anglalingva) nomo de la Georgia Malkolo donis sian nomon al la alternativa gazeto de Vankuvero, The Georgia Straight, kiu daŭre eldoniĝas depost tiam.

Markola Ponto

Jam de multaj jaroj oni diskutas kontroversan ideon anstataŭigi la pramŝipojn de la suda marbordo de Brita Kolumbio per pono trans la Georgia Markolo, kiu tiel ligus la sudokcidentan ĉefteron de Brita Kolumbio, tio estas, Vankuvera regiono, kun Vankuvera Insulo. Pro la profundeco de la akvoj inter la ĉeftero kaj Vankuvera Insulo oni plejofte proponas flosantan ponton kun parto en la formo de subakva tunelo por permesi la pason de ŝipa trafiko.

Subtenantoj de la proponoj argumentas ke fidinda ligo inter Vankuvera Insulo kaj la ĉeftero de Kanado plifortigos turismon kaj ekonomian kreskon sur Vankuvera Insulo.

Opoziciuloj argumentas la tia ponto rezultigos plian urbigon de Vankuvera Insulo kaj ke la konstruado de la ponto kaj rezultanta turismo negative efikos je la naturmedio de ĉi tiu regiono. La profundeco de la markolo, la moleco de ĝia fundo, kaj la alta sisma aktiveco de la vankuver-insula regiono konsistigas pliajn barojn al la konstruado de ĉi tia ponto.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj