Georgina Almanza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Georgina Almanza
Persona informo
Naskonomo Georgina Almanza Lanz
Naskiĝo 19-an de aprilo 1933 (1933-04-19)
Morto 1-an de novembro 2023 (2023-11-01) (90-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo aktoroesperantisto • anoncisto
vdr

Georgina ALMANZA LANZ (la  19-an de aprilo 1933(nun 1933-04-19) - 1-a de novembro 2023) estis aktorino kaj esperantistino el Kubo,[1] kiu prezentis sin interalie en la Universalaj Kongresoj de Esperanto 1990 en Havano, 1993 en Valencio, 1996 en Prago, 1998 en Montpeliero kaj 2008 en Roterdamo, ĉiam kun granda akcepto de la publiko. En 2010 ŝi ricevis de UEA la diplomon pri Elstara Arta Agado pro ŝia kontribuo al la esperantista kulturo.[2] Ŝi estis elektita Honora Membro de Kuba Esperanto-Asocio en 2013[3] [4].

Artista laboro[redakti | redakti fonton]

Ŝi profesie laboris kiel parolistino por radio kaj televido, aktorino en teatro, televido kaj filmoj. Inter alie en la radiostacioj RHC Cadena Azul, Radio Progreso, Radio Palacio, Radio García Serra, CMW Cadena Roja kaj aliaj.[5]

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Kuba nacia premio de radio transdonita de la Kuba Instituto de Radio kaj Televido (ICRT).
  • Premio ACTUAR transdonita de la Artista Agentejo pri Scenejaj Artoj en 2016.

Sonkasedoj[redakti | redakti fonton]

  • Poemoj, kanzonoj, monologoj <aŭdkasedo> / Georgina Almanza. - Havana: Heliko ; Kuba Esperanto-Asocio, 1996. - [60] min.
  • Mi rompas mian rutinon <aŭdkasedo> / Georgina Almanza. - [S.l.: Almanza, proks. 1995]. - [60] min.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

http://www.esperanto.cult.cu/images/Boletines/esperanto.cu_2013_1.pdf Arkivigite je 2019-07-16 per la retarkivo Wayback Machine
http://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2010/elstaraj-aktivuloj-premiitaj-en-havano/
http://www.esperanto.cult.cu/index.php/el-esperanto/el-esperanto-en-cuba Arkivigite je 2018-06-30 per la retarkivo Wayback Machine
Hispanlingva intervjuo por la nacia gazeto Juventud Revelde http://www.radiorebelde.cu/de-cuba-y-de-los-cubanos/georgina-almanza-hay-desgarrarse-con-cada-interpretacion-20180516/

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Georgina Almanza en la kuba vikipedio Ecured.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-06-30. Alirita 2018-06-30.
  3. Bulteno Esperanto.cu #1/2013 p.4 http://www.esperanto.cult.cu/images/Boletines/esperanto.cu_2013_1.pdf Arkivigite je 2019-07-16 per la retarkivo Wayback Machine
  4. esperanto.cu 2018 #3 paĝo 1
  5. Biografio en la kuba enciklopedio (hispane) https://www.ecured.cu/Georgina_Almanza_Lanz