Georgius Agricola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Georg Agricola.jpg

Georgius AGRICOLA [georgjus agRIkola] (naskiĝis la 24-an de marto, 1494, mortis la 21-an de novembro, 1555) estis germana kuracisto kaj sciencisto. Oni rigardas lin kiel la "patron de mineralogio". Lia reala nomo estis Georg PawerBauer; konforme al la kutimoj siatempaj li uzis la latinigitan formon (Bauer, "kamparano") por sia scienca agado.

Ekde 1514 Agricola studis en Leipzig, poste li laboris kiel instruisto en Leipzig kaj Zwickau. Li enkondukis kelkajn novajn instrumetodojn, sed tio ne plaĉis al ĉiuj samlernejanoj. En 1522 li do forlasis Saksion kaj ekvivis en Bologna, Italio, kie li studis lingvojn kaj medicinon. Ekde 1524 li laboris en Venecio. Dum sia restado en Italio li akiris profundajn sciojn ne nur pri kuracado, sed ankaŭ pri la historio de la medicino, pri farmacio kaj mineraloj.

En 1526 li revenis al sia patrujo Saksio, unue al Zwickau kaj Chemnitz. Jaron poste li eklaboris kiel urba apotekisto kaj kuracisto en Joachimsthal (nuntempe: Jachymov). Samtempe li esploris la geologion de la regiono, kaj la renkonto kun ministoj vekis lian intereson pri minekspluato kaj metalurgio. Sed ankaŭ politikaj temoj kaptis lian atenton: Kiam turkaj trupoj proksimiĝis al Vieno en 1529, li vokis ĉiujn germanajn princojn al komuna, unueca kontraŭstaro.

En la jaro 1530 Agricola transloĝiĝis al Chemnitz, kie li laboris kiel urba kuracisto kaj – ekde 1546 – ankaŭ kiel urbestro. Apud sia laboro li publikigis plurajn sciencajn verkojn, ekz. pri mezurunuoj en la antikveco, pri medicino, pri geologio, mineralogio kaj minekspluato. Li estis la unua kreinta la vorto Fosilio. Georgius Agricola mortis Chemnitz en 1555.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Georg Agricola-Titelblatt.jpg
  • Bermannus sive de re metallica (1530)
  • De ortu et causis subterraneorum libri V (1544)
  • De natura eorum, quae effluunt ex terra (1546)
  • De natura fossilium libri X (1546)
  • De veteribus et novis metallis libri II (1546)
  • De animantibus subterraneis liber (1549)
  • De mensuris quibus intervalla metimur liber (1550)
  • De precio metallorum et monetis liber III (1550)
  • De re metallica libri XII (1556, postmorte)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]